Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar la edzoj tion volis, aŭ ĉar aliaj familigvidaj viroj tion volis, la edzinoj kaj filinoj de prestiĝaj familioj en la dek-naŭa jarcento okaze aperis en publikaj lokoj. La plioftiĝo de tiaj okazoj portis la virinaron de la fino de la dek-naŭa jarcento en la dudekan. Lernejoj por virinoj aperis. Oni komencis tre arde konstati, ke la vera hinda kutimo postulas zorgan edukadon de virinoj. La mesaĝo, ke la virino estas la Unua Principo, ke 'se la hindinoj restos sen leviĝo, mankos al la nao' efektiviĝo', estis disdirata laŭte kaj publike. Ĉi tiun 'principan' rolon donis al la virinoj la hinda nacia movado.

En la dudeka jarcento la hinda nacia movado sukcesis impliki la hindinojn en la publikan laboron sen perdo de prestiĝo. Ĉi tiu movado estis kolektiva emancipiĝemo de virinoj kaj viroj. La sekvanta politika sendependiĝo kreis kadron, en kiu virinoj kaj viroj simile aliras al la privilegioj. Altkastaj virinoj zorge edukitaj kaj vartitaj en la glata vivo de la riĉa klaso facile okupas sociajn kaj politikajn prestiĝpostenojn. Ĉi tiuj sinjorinoj ĝuantaj la tradician patringloran prestiĝon tendencas forgesi la ordinarajn virinojn, kiuj en familioj malriĉaj kaj pro malprivelegio ekspluatataj okupas lokon eĉ pli malprivilegian, kaj kiuj en sia mizera vivo de tempo al tempo aŭdas la fantaziaĵon, ke en Hinda Unio la virinoj estas altrangaj. Se tiuj ordinaraj hindinoj estus havintaj okazon enmeti siajn vortojn en la verkaron de la Internacia Virina Jaro, tio eble iom liberigus la hindan kontribuon el la unuflankeco.

La politike engaĝitaj partioj formis siajn virinajn sekciojn jam dum la nacia movado. Krome estis la virinaj socialaj laborfakoj de la religiaj organizaĵoj. Tiuj aferoj ekzistas plu, sed estas dubinde, ĉu oni rajtas nomi iliajn agadojn 'virina movado'. Ekster tio ekzistas en la lando iuj specife virinaj organizaĵoj, kiuj helpas al ordinaraj virinoj en senhelpa situacio. Ili plej okupiĝas pri prostituitinoj, kiujn ili reakceptigas en la socion kaj trejnas pri sekuraj vivtenmanieroj. Estas malfacile plenumi tiujn respondecojn, kaj la organizaĵoj estas nesufiĉe fortaj. Kvankam la hinda juro agnoskas la rajton de virinoj al proprieta heredo, al egala rekompenco por egala laboro, kaj al eksedziniĝo je neceso, tamen pri la aplikigo de tiuj rajtoj neniu virina organizaĵo aktive okupiĝas. La kredo, ke la hinda socio ja donis kaj donas al la virinoj plej altan rangon, eble malfaciligas klaran apogadon al la postulo pri tiaj apartaj rajtoj.

Tradukis: Probal Daŝgupto


- 16 -