Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

virinoj, sed ĉar neniu ajn povas/rajtas agi tiel. Ĉies naskiĝo kaj devaro baziĝas sur lia aŭ ŝia merito laŭ agoj en antaŭaj naskiĝoj. Ĉiu devas plenumi siajn devojn: jen la ĉefa afero.

(2) En Hindlando la virino devas en edzina rolo ekzisti kiel la ombro de sia edzo. Ne ĉiu viro, kompreneble, atentas al sia ombro. Cetere, per taŭga manipulo de la lumoj, oni povas havi plurajn ombrojn de unu sama korpo. Do la humiligado de la virino kiel edzino, apud la idea glorado de la virino kiel patrino, havas longan historion en la hinda socio. La poligamio fariĝis kontraŭleĝa baldaŭ post kiam la lando sendependiĝis en 1947. Oni faris leĝon kontraŭ infanaĝa geedzigo multe pli frue. Sed en la kamparo oni ankoraŭ vidas neplenkreskajn edzinojn. Ankaŭ ne maloftas edziĝo de viroj, kiuj ankoraŭ havas alian edzinon. Tiaj maldignoj havas interplektan ligon kun la ekonomia dependeco de la virinoj. Ja en la malriĉaj klasoj hindinoj jam de longe laboris apud kaj kune kun viroj. En la kampaj kaj aliaj arenoj de tiu laboro ili certe ne ricevis justan rekompencon por tiu laboro. Sed, estas bone memori, ke simila nejusto sisteme trafis kaj trafas ankaŭ la malriĉajn virojn. Interne de tiu ĝenerale ekspluatata geviraro la virinoj eble estis (kaj restas) iomete pli ekspluatataj. En ĉi tiu situacio ili sin ne sentis aparte ekspluatataj pro sia virineco, En la kunviva familisistemo tradicia, ankaŭ multaj dependaj viroj estis ĉiam simile subtenataj. La ideo, ke la viro ĝuste pro sia vireco devas respondeci pri sia sorto kaj vivgajni memstare, longe ne havis fortan radikon en la hinda socio.

Kiam, sub la kondiĉoj de tia socia pensado kaj kutimo de grandfamilia kunvivado, la mezepoka islama reĝimo establis sin en Hindlando, la altklasaj hinduaj familioj, konforme al la kutimoj de la islamaj aristokratoj kaj regaj familioj, akceptis la kutimon de vualado kaj de limigoj pri eksterhejma irado de virinoj kiel simbolon de prestiĝo. En ĉi tiu evoluo ludis rolon ankaŭ la timo, ke libera kontakto kun la nun islam-dominata* ekstera mondo minacos la hinduecon de la virinoj, kiuj, kiel patrinoj kaj kiel altklasaninoj, havas apartan respondecon pri la pluporto de la hindua sociordo, Tamen, en iuj regionoj de la okcidenta kaj la suda Hindlando, for de la islama potencocentro Delhio, la libera senvuala moviĝado de virinoj escepte restis netuŝita. Se la ideo, ke la virinoj devas resti la ombroj de viroj, ne estus pli forta en la tiama Hindlando ol la ideo de la gloreco de patrinoj, do jam en tiu epoko la virinoj povus lanĉi protestan movadon. Sed tio ne okazis. Kiel iama nove enveninta islama reĝimo per sia kultura influo aperigis la vualan kaj hejme-restan kutimon, tiel ankaŭ la influo de la posta, brita reĝimo alportis movadon kontraŭ tiu kutimo. Tiuj altkastaj, kleraj hinduaj viroj, kiuj iniciatis la forigon de la vualkutimo, ĉerpis sian tiurilatan interesiĝon el la modelo de la senbara socia vivo de la aktuale reganta fremda nacio.

* Neologismo. Domini = superregi.

- 15 -