Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekstera takso rajtas bagateligi ilian valoron. La virino entenas tiun pli ampleksan energion, kiu la fortajn virojn translevos for de la konflikta sufero al la mondo de la bono, kaj kiu kreos bonradikan ligon inter la patra kaj la posta generacioj.

La fono de tia pensado ampleksas socian senton pri la sinsekvo de generacioj kaj filizofian koncepton de renaskiĝo. En la hinda hinduisma socio unu el la vivdevoj de la individuo estas geedziĝi. Plenkreska viro ne povas aŭ nur parte povas plenumi siajn ritajn devojn se li ne estas edzo. Nur se li generos idojn, li certigos al la spiritoj de siaj prapatroj la atingon de eterna ripozo. En la tradicio de socia penso, kiu ĉi tiel aranĝas la vivon kaj la postmortan mondon pere de kunligoj inter diversaj aĝoj, inter la seksoj, kaj inter la vivantoj kaj la mortintoj, oni plej forte konstatas inklinon al la harmoniigo. La ĉefan respondecon por tiu harmoniigado portas la fidela edzino-patrino. En ĉi tiuj cirkonstancoj, se iu pretendas, ke la digno, kiun la virina movado volas enporti en la vivon de virinoj, estas malpli multa ol la honoro, kiun la hinda tradicio jam de longe donis al la virinoj, do oni devas kun iom da seriozo trakti tiun pretendon.

Ĉu la humiligo de virinoj estas nura fantazio en la hinda medio do? Ĉu la virinoj povas agi laŭplaĉe? Ne. Sed necesas atenti pri du aferoj.

(1) La ideon de laŭplaĉa agado la hinda tradicio taksas tre malalte. Estas nature, ke mondkoncepto bazita sur la kasta kaj karma sistemo* konsideras la personan laŭplaĉan agadon kiel rifuzindan. Difinita homo ricevis vivkondiĉojn difinitajn de la agoj en antaŭaj vivoj, kaj tiu homo devas nun akcepti tiujn kondiĉojn kaj laŭ ili plenumi siajn devojn - jen la starpunkto de la hinda tradicio. Ĝuste tial oni ĉiam instruis kaj instruas en Hindlando, ke plej bone estas plenumi siajn personajn devojn laŭ sia religia kaj viva devaro, senkonsidere ĉu oni estas viro aŭ virino. Kiam homoj nove instruitaj pri okcidentaj doktrinoj komencis levi la personajn volon kaj malvolon super la socian regularon, de tiu tempo aperis alispecaj kompleksecoj en la vivo de viroj kaj virinoj. Oni povas eventuale alifoje diskuti la rolon de la okcidenta instigo en ĉi tiu evoluo. Nun sufiĉas diri, ke la komplekseco en la vivo de viroj kaj virinoj, kiujn vartis kaj kiujn instigas la koncepto de personaj plaĉo kaj malplaĉo, estas preskaŭ la sama en ĉiuj landoj de la aktuala mondo. Laŭ la malnova hinda pensmaniero, tio, ke la virinoj ne povas/ne rajtas agi laŭplaĉe, ne estas, ĉar ili estas

* La kastosistemon kaj la teorion de karmo diversaj okcidentaj studintoj jam diskutis en diversaj lingvoj; oni povas supozi, ke multaj esperantistoj scias pri tiuj aspektoj de la hindua socio. Se leganto scivolas pri la ligo inter tiuj temoj kaj la nuna diskuto, simple necesas tion diri, kaj la nuna aŭtorino pretas daŭrigi pli detale pri tiu ligo, poste.

- 14 -