Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VIRINOJ EN HINDA UNIO:

Honora sed ombra rolo

Manoŝi DaŝGupto

Juna hinda virino en la tradica sario. Fotita de la aŭtoro.

En la okcidentaj landoj multe pli ol en Hindlando* aperis movado en diversaj epokoj pri la libero de virinoj. Ja la fundamentaj rapido kaj ritmoj en la historio de Hindlando estas aliaj ol tiuj en la historio de Eŭropo kaj Ameriko. Sekve ne havas sencon miri, ke ne okazis en Hindlando tio, kio okazis aŭ okazas en Eŭropo kaj Ameriko. Sed oni povas demandi tamen, je hinda perspektivo, kial aperis aparte memkontentaj kaj unuflankaj rimarkoj en la hinda kontribuo al la miloj da paĝoj, kiujn oni verkis dum la Internacia Virina Jaro proklamita de Unuiĝintaj Nacioj.

En Hindlando la virinaro, vidata kiel la patrinaro, ĉiam havis kaj havas ekstreme honoran rangon, La hinda tradicio atendos, ke la patrinaro solvos la kontraŭdirojn inter viroj kaj viroj kaj tiel disradios la bonecon tra la mondo; same kiel en hindua mito la patrino de la mondo intervenas en la milito inter la dioj kaj la titanoj, venkas la titanojn, kaj tuj poste redonas al la dioj iliajn proprajn militfortojn. Oni akceptas la fakton, ke ne ĉiu virino kapablas konformi al tiu tradicia rolo, ke la biologia patriniĝo ne donas al ĉiu virino dipatrinan grandiozon; oni diras, ke 'esti naskinta ne sufiĉas por patrini'. Malgraŭ tiuj modifoj la membildo de la hinduinoj glore emfazan la majeston de la patrina rolo. Ili en diversaj manieroj volas demonstri kaj disdiri, ke ili apartenas al la majesto de sia tradicia rolo, kaj ke neniu

* (Noto de la tradukinto: Mi uzas la formon Hinda Unio por ia post-1947-a federacio kaj la formon Hindlando por la antaŭtiujara unuoj en kiu enestis la nunaj Hinda Unio, Pakistano kaj Bangladeŝo.)


- 13 -