Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La ne-plena egaleco de virinoj estas plej konvena al mi hodiaŭ. Ĉu vi min komprenas? Mi volas diri, ke pro la fakto ke mi havas du etulojn, kiujn unuflanke mi volus varti mem, kaj aliflanke mi ŝatas ne esti troe ligata al la hejmo - mia situacio estas tre bona, ĉar, havante bonan helpantinon, mi povas iomete studi, iomete labori, kaj iomete esti kun la infanoj. Mia edzo ne povus tion fari!

Sed - eble foje mi ŝanĝos mian opinion. Nuntempe - mi ne povas batali por plena egaleco.

Anat Zajdman, Israelo

Kompreneble mi konsentas, ke virino havu la rajton labori ekster la hejmo, se ŝi tion deziras, kaj la plejmulto de britaj virinoj nun tion faras. Sed mi konstatas, ke tio kaŭzas problemojn precipe por la volontulaj movadoj kiel ekz. la Esperantaj organizoj. Kiam mi estis knabino, la edzinoj pli ofte restis hejme, kaj kiam la infanoj jam plenkreskis, ili havis iom da tempo por fari nepagatan laboron. Nun, se ambaŭ geedzoj laboras, vespere ili ambaŭ laboras en la domo kaj ĝardeno, kaj nek unu nek la alia havas multan tempon liberan por partopreni volontulajn agado-organizojn. Tiaj organizoj ofte devas dependi je la kunlaboro de la emeritoj - kiuj cetere vivas iom pli longe. Gvidanto de Junularo Esperantista Brita diris al mi lastatempe, ke ŝajne ĉefe junuloj kaj emeritoj laboras por Esperanto en Britio. La solvo de tiu problemo? - verŝajne ni devas atendi, ke la laborhoroj iompostiom malpliiĝos por doni pli da libera tempo,

Sybil V. Sly, Britujo

VENIS TRI VIROJ

el Afriko al la 64a Universala Kongreso en Lucerno, per financa helpo de la Adopta Kaso kaj Fondaĵo Azio-Afriko. Ĉu temas pri seksa diskriminacio? Almenaŭ ne rekte - ĉar nur viroj sin proponis. La financaj institucioj de la Esperanto-movado volonte helpus ankaŭ virinojn el mondpartoj, kiuj malofte reprezentiĝas ĉe Universalaj Kongresoj. Se vi estas en tiu kategorio, forte deziras veni al la 65a UK en Stokholmo kaj bezonas por tio financan helpon, skribu al Universala Kongreso de Esperanto, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun konciza priskribo de vi mem kaj de via Esperanto-agado.


- 12 -