Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dum jam multjara vivo, mi havis la okazon alfronti la plej dramajn situaciojn inkluzive de du mondmilitoj. Tiuj ĉi, kiuj momente eltiris multnombrajn virojn el la civila vivo, vole nevole, devigis multegajn inojn anstataŭi la forirantojn en familiaj, kiel en profesiaj, fakoj. Ofte ili devis roli en estraj rondoj, eĉ se malbone, kaj tute sen preparo por tiuj novaj, abrupte ricevitaj, taskoj.

Plej ĝenerale, la virinoj elmontris kuraĝon, saĝecon, efikecon. Tiuj estis epokoj kiam neniu elvokis seks-malsimilecon en laborkapabloj, kaj, sekve, la virinoj ricevis nenian komplekson pri seksa malsupereco,

Kial do - ĉefe kiam okazas enlandaj ekonomiaj krizoj, pro kiuj mankas laborproponoj, sekve familiaj enspezoj malaltiĝas en multaj kazoj - oni plej volonte akuzas virinojn, ke ili prenas taskojn kaj salajrojn, kiuj plej nature - laŭdire - devus iri al viroj?

Reale, ne ĉiuj viroj, ne ĉiuj inoj similas. En ambaŭ kampoj estas kleraj, laboremaj, dediĉitaj homoj flanke de tiuj malpli bone dotitaj de la naturo. Kial do, persisteme, enkonduki seksbatalemon?

Laŭ mi, en iu ajn fako, la virinoj devas serene, plej kuraĝe, akcepti ĉion pri kio ili sentas sin kapablaj, kaj kion ili deziras. La viroj juĝos laŭ la rezultoj kaj, kredu min, la plej seriozaj rekonas meritatan samegalecon diversfakan. Nekontesteble, restas ankoraŭ multe por fari. Cetere, rest-as/-os virinoj, esence inaj, kiuj ŝatas viran protektadon kaj aliaj, kiuj havas grandegan emon al nura patrineco, tute sen deflankiĝo. Ankaŭ ili rajtas tion opinii kaj deziri! Kial juĝi ilin kompatindaj subulinoj?

Ĉefe, ĉiu devas fidi al si mem, libervole elekti vivmanieron kaj provi trovi kontentigan homsorton.

B. Cheverry, Francujo

En mia lando, ne gravas diversaj problemoj krom unu, kiu estas seksa diskriminacio en profesioj, mi opinias. Kompreneble, virinoj ankaŭ laboras kun viroj en ĉiu kampo, kaj en speciala kampo egalas virinoj kaj viroj.

Sed la problemo ankoraŭ restas en multaj kompanioj, kvankam en registaraj postenoj la situacio pliboniĝis. Precipe kiam oficistino edziniĝas, tiam ŝi devas eksiĝi. Tial estas malfacile, ke virino akiru gravan rolon en la kompanio, kaj tial virino ricevas pli malaltan salajron ol viro en same aŭ malpli grava posteno.

Gim Ĝem-ok, Koreujo

- 11 -