Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Verŝajne ne plu ekzistas demando, ĉu entute virinoj rajtas labori ekster la hejmo. En pluraj landoj tio ja fariĝis ekonomia kaj socia fakto. Sed kiel la sekvantaj leteroj memorigas, tiu situacio ne ekestis facile; en Eŭropo ĝi rezultis nur el du militoj. Eĉ nun, en periodo de senlaboreco en multaj landoj, ofte releviĝas la demando pri la rajto de edzinoj ricevi laboron, kiu povus iri al nedungita viro. En Koreujo, la situacio de laboranta virino estas eĉ malpli sekura.

Ĉu la patrino de junaj infanoj laboru ekster la hejmo? Aŭ ĉu ŝi prefere dediĉu sin al sia familio? Du el la sekvantaj leteroj atentigas, ke ofte estas oportune ne eniri la labormerkaton, kaj por la individuo, kaj por la tuta socio. Ideo ne menciita en la leteroj estas la jena: ke patroj dediĉu pli da tempo al prizorgo de siaj infanoj, kaj pli egale dividu la taskon kun siaj edzinoj. Sendu viajn reagojn al tiu sugesto al SkE.


Egaleco ĉe la laboro

Mi laboras(is) en kampo, kie ĉefe aktivas viroj. Tio validas same por mia profesia laboro kiel por la Esperanto-movado. Dum pli ol 40 jaroj mi deĵoris preskaŭ nur kune kun viroj (escepte de dujara estrado de skribĉambro, kie laboris inter 12 kaj 20 knabinoj). Mi povas diri, ke mi ŝatis labori kun viroj. Ili estis realistaj, objektivaj, afablaj, kamaradecaj, helpemaj. Ĉar mi laboris ĉefe en sociala tereno, oni ŝatis miajn iniciativon, objektivecon, fakan prijuĝon kaj mian komprenemon pri iliaj problemoj. Ili traktis min kiel koleginon!

Samrajteco en la unua periodo ne ludis rolon. Tiom da virinoj ankoraŭ ne laboris en la fervoja medio — estis nur kelkaj esceptoj. (Pri la intermilita tempo mi ne parolu.) Post la milito la situacio ŝanĝiĝis. Ju pli da virinoj aperis sur la labormerkato, des pli da problemoj ekestis. Natura afero! Multaj virinoj ne laboris libervole, sed devige. Necesis ne nur solvi iliajn familiajn problemojn, sed alkutimigi ilin al ĝis tiam tute fremdaj okupoj kaj kuraĝigi ilin eluzi siajn talentojn. La virinoj rapide adaptiĝis, evoluis, montris kvalitojn kaj kuraĝon. Multaj viroj tion ne atendis kaj eĉ ne volis kredi tion. Ankaŭ por ili, ĝi estis nova situacio, Se virino montris ambiciojn aŭ eĉ intencis avanci, la viroj rigardis ŝin kiel danĝeron. - La samrajteco fariĝis aktuala! Mi observis kaj spertis ĵaluzon, envion, malamon, kalumniojn. Amuzaj, ofte ridindaj, situacioj kontribuis al reciproka kompreno aŭ malhelpis ĝin. Kvankam dum la lastaj jaroj la afero multe progresis, oni postulas ankaŭ hodiaŭ de virinoj 150% da kapabloj, diplomatan talenton kaj multe da sento en la fingropintoj. Laŭ miaj spertoj la harmonia etoso grandparte dependas de la virinoj (kaj tion ni konsciu).

Elfriede Kruse, FRG

- 10 -