Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En nia distrikto ekzistas nuntempe 4 Esperanto-grupoj. (Verŝajne ekde oktobro estos 6!) Ni fondis asocion, nomitan Esperanto-Junularo de la Distrikto Vechta. La plej multaj membroj estas junulinoj en la aĝo de 14 ĝis 25 jaroj.

Sed tio ne signifas, ke ĉe ni la virinoj estas memstaraj. Unue venis kelkaj knaboj kaj kelkaj knabinoj. La knaboj foriris - mi ne scias la kaŭzon, verŝajne ĉar ekzistas jam multaj grupoj por knaboj, do, ili tute ne restis -, la knabinoj daŭrigis kaj instigis siajn amikinojn ankaŭ lerni Esperanton.

Kvankam ni havas "nur" knabinojn en niaj grupoj (kaj kelkajn knabojn), la interna kaj ekstera grupvivo funkcias tre bone. La grupoj renkontiĝas semajne, ĉiuj grupoj de la asocio renkontiĝas monate kaj la delegitoj kunsidas kvaronjare. Ni aranĝas interŝanĝojn kun eksterlandaj grupoj (ĝis nun kun Groningen, Nederlando, kaj renkontiĝo kun alia granda germana grupo en Hanovero). Estas planata ankaŭ vizito ĉe teatra grupo en Pollando. Ĉiujare en Lohne aŭ ĉirkaŭaĵo estas internacia renkontiĝo. Ĉi-jare ni aranĝis tendaron.

Sed mi opinias, ke la junulinoj ĉe ni ne farus tiel multe, se ĉeestus viroj, "kiuj ja povus fari la laboron pli bome". (Neniu diris tion ĝis nun, sed certe preskaŭ ĉiuj pensas tion.) Ekzemple ni faris vojomontrilojn el ligno, segis kaj pentris ilin. Mi estas certa, ke la junulinoj ne segus, se junuloj ĉeestus. Verŝajne oni dirus, ke tio ja estas "vira laboro".

Tio estas laŭ mi la plej granda problemo. Se mi vidas virinojn - junajn kaj ne junajn -, kiuj devas fari tute simplan laboron (skribi leteron al iu oficejo, pagi fakturon, telefoni al mekanikisto ktp. ktp.), ili atendas ĝis la edzo revenas kaj faras ĝin, "ĉar li ja pli bone kapablas skribi, diri al la mekanikisto, kial la lavmaŝino (!) ne funkcias ..." Kaj la viroj ege ĝojas, ke ili povas helpi al tiuj senhelpaj virinoj.

Min ege interesus scii, kion aliaj virinoj opinias pri tiu problemo, tial mi kun vera intereso jam atendas la novaĵleteron.

Mi laboras ĉe banko. Kaj mi vidas la virinojn, kiuj venas por preni monon kaj diri al ni, kiom ni devas ĝiri por iu fakturo. Sed tio estas preskaŭ ĉio, kion ili faras en la banko. Se estas demandoj pri rentoj, konstruŝparkontraktoj a.s., ĉiam venas la viroj. Tion mi vidas ne nur ĉe ni en la banko, sed ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ tre ofte en la Esperanto-movado. Se esperantisto edziĝas, la edzino tre ofte komencas lerni Esperanton kaj venas kun li al la renkontiĝoj. Sed se esperantistino edziniĝas, Ŝi tre ofte jam antaŭ la geedziĝo finas kun ĉio, kion ŝi ĝis tiam faris en la grupo. (Ankaŭ por tio mi havas multajn ekzemplojn, sed verŝajne vi jam mem konstatis, ĉu ne?)

Marianne Böckmann, FRG

- 9 -