Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Nova disko

Ĵus aperis disketo kun du kantoj, “Sven kaj Siv” kaj “Vivu la stel’”. Tiu lasta estas sufiĉe — pli ol sufiĉe, miaguste — konata, ŝimverda kanzono, sed “Sven kaj Siv” estas tute nova, verkita de la kantisto, Reine Svensson, originale en la sveda lingvo. La kanto rakontas tipan tagon de tipa laboranta virino en Svedujo (kaj ne nur tie), kie edzino laboras eksterhejme same kiel la edzo, sed tamen retenas pli-malpli plene la dommastrumajn devojn: “Nur eblas al virino elteni tian vivon”. La traduko havas kelkajn stilajn kaj ritmajn manketojn, sed la kantado kaj fona muzikado estas altnivelaj. Salutinda iniciato de Märtha Andreasson kaj Esperanto-Klubo Kungälv!

La disko estas havebla de la eldoninto, Esperanto-Disko AB, 2265, S-425 90 Hisings Kärra, Svedujo (12,50 svedaj kronoj — en Svedujo 15,00 kr. — plus sendokostoj), kaj de la libroservo de UEA (3,40 gld. plus sendokostoj).

cp
VIRINA AGADO EN LA ESPERANTO-MOVADO

Mi skizos al vi iom nian situacion en Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Dum la 3a Kongreso de ĈEA estis elektita nova estraro (ĝia Centra Komitato, kaj Centra Kontrola kaj Revizia Komisiono). Unu kvinono de la nove elektita Centra Komitato estas virinoj, kaj en Centra Kontrola kaj Revizia Komisiono 60% (tri el kvin) estas virinoj. Estintaj estraranoj de ĈEA zorge preparis elektojn laŭ proponaj de unuopaj kluboj. Estis jam konate, ke la virinoj pli vigle kaj pli ofereme plenumis siajn funkciojn. Tamen, multe da virinoj estas okupataj kaj zorgas pri siaj familianoj. Sed ne ĉiam regis bona harmonio inter viroj kaj inoj. Antaŭ keltaj jardekoj ekzistis eĉ luktoj — ne nur en Esperanto. Sed virinoj konvinkis virojn pri sia kapableco, agademo — ĉio dependas ĉiam de virinoj mem.

Do, ankaŭ agado de nia Virina Komisiono ŝanĝiĝis. Nun ni varbas virinojn en la Esperanto-movadon, ni instigas la virinojn, ke ili eduku siajn infanojn en Esperanto-medio kaj -spirito, por ke ili fariĝu ankaŭ esperantistoj, por kunlaboro kun Mondpaca Esperantista Movado, ĉar sen paco oni ne povas disvastigi Esperanton.

Maria Turková, Ĉeĥoslovakio
Prezidanto de Virinaj Komisionoj de
ĈEA kaj de MEM

- 8 -