Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1979.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Letero-propono

Karaj amikinoj, fratinoj, sinjaŭlinoj[1], sinjorinoj kaj kamaradinoj, karaj ĉiuj.

Certe ankaŭ al vi okazis "post la festo" eksplodo de ideoj kaj proponoj, kiujn vi ne prezentis en iu privata aŭ publika societo, kvankam vi partoprenis ĝin kaj havis eblecon paroli. Nu, ĝuste tion mi nun spertas, post nia ne sufiĉe vigla publika kunveno pri virina agado en Lucerno, kie ekzistis abundo da eblecoj paroli pri siaj ideoj, sed kie mi silentis. Kaj nun, semajnojn post la kongresfermo, ideoj zumas en mia kapo kvazaŭ abeloj.

Laŭ mia opinio, la plej malbona vojo montri sin egala al viroj estas imiti iliajn mankojn: fumegi, blasfemi, diboĉi, amori senbride. Plej loge estas pruvi sukceson en iu agadkampo kie viroj malsukcesis. Jen en tiu kampo kuŝas mia propono. Antaŭ kelkaj jaroj ekzistis konstanta kongresa programero "Oratoraj konkursoj" por gejunuloj, sed preskaŭ ĉiam konkursantoj estis viroj. Fine pro tro malmultaj kandidatoj la konkursoj estingiĝis. Ĉu ne estus plaĉe partopreni al "Virina oratora konkurso" en kadro de virinaj dumkongresaj kunvenoj? Virinoj plej ofte gvidas kursojn, sekretariumas en societoj, estas karavangvidantoj: ĉiuj situacioj postulantaj kapablon bele paroli, esprimadi siajn pensojn kulture kaj estetiko. Oratorado apartenas al la plej malfacilaj disciplinoj de la intelekta agado, foje floranta kaj estiminda lerto, nun preskaŭ komplete neglektita, precipe en landoj kie ne ekzistas plurpartia politika sistemo. Tie politikistoj eĉ legi la tekston ne scias.

Ĉu ne estas plaĉe montri ke virinoj kapablas regi tiun klasikan kaj malfacilan parolmajstraĵon? Establi konkurson, aŭdi 10- ĝis 15-minutajn paroladojn de kandidatinoj senkonsidere al la aĝo, premii la plej bonajn; tion prizorgu la enlanda virina komitato.

Mi mem certas, ke ĉiam mi estus inter vizitantoj de tiaj konkursoj. Ĉu ankaŭ vi? Nu, kial ne fari almenaŭ provaranĝon jam en Stokholmo.

Emilija Lapenna, Jugoslavio

  1. Sinjaŭlino: vorto el Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano. Ĝi signifas samtempe "sinjorino" kaj "fraŭlino", kiel la angla Ms. (= Mrs. + Miss). Uzante ĝin, virino ne bezonas sciigi sian edzinan staton.
ISU en Stokholmo

En la kadro de la 65a Universala Kongreso en 1980 okazos la 33a sesio de Internacia Somera Universitato, Universitataj profesoroj kaj aliaj kvalifikitaj personoj povas proponi prelegon al la Komisiono pri ISU, kies sekretario estas prof. Bruce A. Sherwood, 507 S. Draper, Champaign, IL 61820, Usono. La proponoj (kun resumo de la prelego, mallongaj biografio kaj bibliografio - originalo kaj tri kopioj; kaj foto de la proponanto) atingu la sekretarion antaŭ la 31a de decembro, 1979. La kongresa temo en Stokholmo estos diskriminacio. Oni povas proponi prelegon ne koncernan al la kongresa temo.


- 7 -