Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1980.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Hinda Unio 12 2 - Salvadoro 1 - -
Hispanujo 143 13 8,33 % Senegalio 2 - -
Honkongo 4 - - Singapuro 2 - -
Hungarujo 133 32 19,39 % Sirio 1 - -
Indonezio 2 - - Sovetunio 70 9 11,39 %
Irako 2 - - Srilanko 3 - -
Irano 9 3 - Sudafriko 15 2 -
Irlando 6 1 - Sudano 1 - -
Islando 31 2 6,06 % Svedujo 340 154 31,17 %
Israelo 42 13 23,64 % Svislando 121 59 32,78 %
Italujo 168 66 28,21 % Tajlando 2 - -
Jamaiko 1 - - Tunizio 1 - -
Japanujo 357 29 7,51 % Turkujo 1 - -
Jemeno 1 - - Urugvajo 4 - -
Joradnio 1 - - Usono 315 107 25,36 %
Jugoslavio 130 44 25,28 % Vatikano 1 - -
Kameruno 1 - - Venezuelo 12 4 -
Kanado 59 24 28,92 % Vjetnamujo 3 - -
Kenjo 2 - - Zairio 4 - -
Kolombio 21 2 8,7 % ----
Sumo 4582 1575 25,58 %

KVARONO DE LA INDIVIDUAJ MEMBROJ DE UEA ESTAS VIRINOJ

La lasta statistiko pri la proporcio de virinaj membroj de UEA estis farita antaŭ 14 jaroj. Ĝi montris, ke proksimume 24% el la individuaj membroj estas virinoj. Finfine ni havis la eblecon denove ellabori tiun statistikon - kaj konstatis, ke la situacio apenaŭ ŝanĝiĝis. Ankoraŭ nur 25,58% el la membroj estas virinoj.

La supraj ciferoj rilatas al junio 1980. Ili do kompreneble ne inkluzivas aliĝojn enskribitajn post tiu dato, kaj do iom diferencas de la definitiva statistiko por 1980, kiu aperos en la marta numero de Esperanto venontjare. Tamen, ne estas kialo por supozi, ke la bazaj proporcioj signife ŝanĝiĝos intertempe.

- 15 -