Paĝo:Sekso kaj Egaleco - Oktobro 1980.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La unuaj du kolumnoj montras respektive la nombrojn de viraj kaj virinaj membroj, kaj la tria la procentaĵon de virinaj membroj en ĉiu lando. La kategorioj de membreco ne estas distingitaj, do membroj-abonantoj, membroj kun Jarlibro, simplaj abonantoj, dumvivaj membroj ktp. estas kalkulitaj kune. (Tute precize, simplaj abonantoj, kiuj ricevas nur la revuon Esperanto, ne estas rigardataj kiel membroj, tamen ili estas kunlistigitaj.) Ne estas inkluzivitaj asociaj membroj, tio estas membroj de aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne mem pagas kotizon rekte al UEA. En pluraj landoj estas tro malmulte da membroj por ke havu sencon kalkuli la procentaĵon de virinoj. Ni do kalkulis tion nur kie estas entute pli ol 20 membroj.

En neniu lando estas pli da virinaj ol da viraj membroj. En Finnlando la nombroj estas preskaŭ egalaj, kun 124 virinoj kontraŭ 126 viroj. Post Finnlando sekvas Novzelando, kun 44,26% da virinaj membroj, kaj Nederlando kun 41,19%. Kun pli ol 30% da virinaj memoroj estas laŭvice (malaltiĝante) Pollando, Aŭstralio, Peruo, Svislando kaj Svedujo.

Tute ne havas virinajn membrojn Portugalujo kaj Koreujo, kie estas respektive 33 kaj 27 viroj. Verŝajne pli surpriza tamen estas la rezulto el Islando, kie nur 6,06% de la membroj estas virinoj, aŭ 2 kontraŭ 31. Pri ĉiuj el tiuj landoj oni povus konsideri la ciferojn kiel tro malaltajn por esti vere signifaj. Tion oni ne povas diri pri la kvare plej malbona, Japanujo, kun nur 29 virinoj kontraŭ 357 viroj. Sekvas (altiĝante) Hispanujo, Kolombio, Meksiko, Sovetunio kaj Germana DR, kun de 8,33% ĝis 11,76%.

Ekzistas tuta vico da landoj kie estas nur unu-du membroj. Estus tro banale komenti ke tiuj unu-du estas preskaŭ ekskluzive viroj. Eble estus pli utile demandi, ĉu tiu fakto estas efektive tiel banala.

Tiu tabelo, kiel dirite, ne montras asociajn membrojn. Povus esti, ke komparo de la proporcioj inter tiuj montrus sufiĉe malsimilajn rezultojn de la individuaj membroj. Membreco de UEA estas multekosta, kaj ne facile pagata en ĉiuj landoj. Sed preskaŭ ĉiuj sukcesas aliĝi al sia landa asocio. Ofte okazas, ke nur unu el esperantista paro kotizas rekte al UEA - ne necesas diri kiu el la du, en la plimulto da kazoj. (Cetere, kvankam tio ne influas la jenajn ciferojn, notindas, ke ofte la edzo el paro estas membro-abonanto dum la edzino estas simple membro, kaj do legas "lian" revuon.)

ab

- 16 -