Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 11.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sufiĉe mallonga tempo. Supozeble, foresto de kelkaj monatoj, du aŭ tri fojojn dum la vivo, apenaŭ estus rimarkebla en laborado de 30-40 jaroj. Kial do leviĝas la demando, ĉu eblas kombini patrinecon kaj profesion?

Evidente, la ĉefa problemo ne estas la naskado mem, sed tio kio okazas poste. Junaj beboj postulas multan individuan atenton. Cetere, nur la patrino povas mamnutri ilin, kvankam eblas manĝigi ilin alimaniere. Poste, dum longaj jaroj estas multaj aliaj zorgoj, ĉar la decido havi familion ial aŭtomate kunportas amason da ligitaj taskoj, ekz. butikumado, kuirado, lavado, purigado ktp. ktp. Tamen, nur unu el tiuj taskoj — la mamnutrado — povas esti farata nur de la patrino. Teorie, ĉio alia povus esti farata ankaŭ de la patro, aŭ solvita alimaniere. Ĉu do la patrineco ankoraŭ estas serioza baro, se oni deziras sekvi karieron?

Por esplori tion, ni sendis demandilon al pluraj legantinoj de SkE. Ĝi enhavis demandojn pri la prizorgado de infanoj, interalie dum lernejaj ferioj kaj kiam la infanoj estas malsanaj. Ĉu ankaŭ la edzo okupiĝas (aŭ -is) pri ili kaj pri domtaskoj? Ĉu la intenco havi infanojn influis virinojn dum la edukado aŭ en la elekto de profesio, kaj ĉu ili pro tio iam spertis diskriminacion, kiam ili serĉis laboron?

Ni ricevis sufiĉe multajn, kaj variajn, respondojn. El tiuj, ni aperigas kelkajn en ĉi tiu numero, kaj aliaj sekvos poste. Mi estis aparte trafita de komento de Sybil Sly. Ŝi skribis, ke el la tri okupoj laboro, familio kaj Esperanto, eblas kombini du, sed verŝajne ne ĉiujn tri. Efektive, ĉu ekzistas homo, kiu sukcese kombinas pli ol du ĉefajn okupojn? (La tria ne nepre devas esti Esperanto, sed iu ajn alia intereso.) Unuavide, ŝajnas ke multaj viroj ja sukcesas, sed en la praktiko, ili dediĉas nesufiĉan tempon al la familio, do ili fakte havas nur du ĉefajn okupojn. Sed iu devas pensi pri la familio, kaj se tiu homo ankaŭ laboras plentempe, ne restas energio por aliaj interesoj. Legu tiuteme la artikolon de Virge Hallop en ĉi tiu numero.

La mondo de laboro estis kreita de viroj; virinoj apenaŭ povis partopreni ĝin ĝis ĉi tiu jarcento, aŭ, plej frue, la fino de la lasta. La viroj ne bezonis pensi pri infanoj, butikumado, kuirado ktp. — pri tio okupiĝis aliaj homoj. Do la labormondo funkciadis laŭ tiu supozo. Virinoj finfine ricevis la rajton eniri la labormondon, sed por fari tion, ili