Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 11.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

devis akcepti ĝiajn regulojn. Tiuj reguloj ne antaŭvidis la neceson okupiĝi pri infanoj kaj domtaskoj.

Nuntempe preskaŭ ĉiuj virinoj laboras, sed la reguloj de la labormondo apenaŭ ŝanĝiĝis. Tamen, beboj kaj domtaskoj ne intertempe malaperis, kaj iu devas trovi la tempon okupiĝi pri ili. Ekzistas du eblecoj: aŭ oni povas ŝanĝi la regulojn, aŭ oni povas trovi manieron liberigi laboristojn de la hejmaj taskoj. Ĝenerale, la socioj preferis la duan solvon. Bebon oni povas nutri per botelo. Infanojn oni povas meti en vartejon aŭ sendi al lernejo. Purigadon kaj lavadon oni faras per maŝinoj. En socialismaj landoj oni ankaŭ povas rapide manĝi en malmultekostaj manĝejoj.

Sed tio nur parte solvas la problemon. Prizorgado de hejmo ankoraŭ postulas sufiĉe da tempo, eĉ se malpli ol antaŭe. Vartejoj ne prizorgas infanojn kiam ili estas malsanaj, kaj lernejoj havas longajn feriojn. Kaj ekzistas alia, pli grava, punkto. Multaj virinoj tamen deziras mem prizorgi siajn bebojn, precipe dum la unua jaro. Ili ja volas havi tempon por sia familio — sed aliflanke ili ne deziras tute fortranĉi sin de la mondo de laboro. Pro neceso kaj elekto, ili ne povas dediĉi sin tiel plene al la laboro kiel viroj, kaj tio signifas, ke ili havas malpli da ŝanco atingi la gvidajn poziciojn (kie ili povus, cetere, ŝanĝi la regulojn, por ke la labormondo pli taŭgu por homoj kun infanoj).

Finfine oni komencas konsideri la alian eblecon: tio estas ŝanĝi la regulojn de la labormondo. En la artikolo de Virge Hallop, ekzemple, vi legas kiel ŝia laborejo adaptiĝis al virinoj kun beboj. Ellie Stein priskribas interesan eksperimenton en Usono: “dividata laboro”. Se ĉiuj, kaj virinoj kaj viroj, laborus malpli longajn horojn, ili havus pli da tempo por sia familio. Viroj pli bone konus siajn infanojn, kaj povus fari sian parton de la domtaskoj. Virinoj ne estus devigataj elekti inter la familio kaj la profesio, ĉar eblus kontentige okupiĝi pri ambaŭ.

Eble tio sonas utopia. Sed pripensu: en multaj landoj nun ekzistas senlaboreco. Tio fakte rezultas el malegala divido de la havebla laboro, tiel ke kelkaj homoj laboras longegajn horojn dum aliaj faras nenion. Estus preferinde dividi la laboron pli egale inter ĉiuj. (Kelkaj landoj, kompreneble, solvas la problemon de superfluaj laborfortoj per la kreo de superflua laboro; ankaŭ ili povus mallorgigi la horojn.)