Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ree en Eŭropo mi komencis instruistan vivon; miaj gefiloj jam preferis aĉetitajn al hejmfaritajn vestaĵojn, kaj la kvanto da legado kaj (nelegebla teksto)ado, kiun postulis mia nova profesio, ne lasis tempon por la plezuroj de manlaboro — ekster iom da ĝardenumado, (nelegebla teksto)erimenta kuirado, (nelegebla teksto)oma murpentrado k.s. Ankoraŭ nun, post multaj jaroj, kvankam de tempo al tempo mi entreprenas iomete da trikado aŭ kudrado se urĝe bezonata, malmultan tempon mi disponas (kaj eĉ malpli multan talenton) por krea, tradicie virina, agado.

Tamen — mi havas ankoraŭ ambiciojn, el kiuj mi esperas plenumi unu post ne tro da jaroj. Dank’ al miaj amataj gefiloj mi estas, de kelkaj jaroj, avino; sed „avini“ signifas pli ol nur „esti patrino de patro aŭ patrino“, ĉu ne? Avino povas ludi gravan rolon — sen sin trudi en la pli intiman familian vivon de gepatroj kaj gefiloj — en la emocia kaj eduka evoluo de infanoj. Eĉ pli ol patrino, avino devas havi „virinajn lertecojn“. Mi atendas de vi, mia kunlegantaro de Sekso kaj Egaleco, gvidon sur la vojo al proprigo de novaj lertecoj kaj laŭebla retrovo de antaŭaj lertecoj. Juna mi estis brita, maksimume eŭropa, patrino; mi ambicias esti esperantista, tial internacia, avino!



VOJAĜADO KUN BEBO
KELKAJ KONSILOJ
Anna Brennan, Italujo

Kiam mi anoncis mian intencon fari vojaĝon en februaro al Hungarujo, kunportante mian filon de 2½ monatoj, la homoj reagis kvazaŭ mi decidis porti lin al Alasko per sledo tirata de hundoj. Tamen, patrino ne bezonas resti hejme pro juna bebo. Necesas nur konsideri la fakton, ne nuntempe eĉ kiam ni vojaĝas, ni faras tion en pli komfortaj kondiĉoj ol tiuj en kiuj la homoj normale loĝis ĝis nun.

Laŭ mia sperto, estas fakte pli facile vojaĝi kun tre juna bebo ol kun iom pli aĝa infano, kiu ne dividas kun siaj gepatroj la intereson pri inaŭguroj de Esperanto-kongresoj, kaj laŭte esprimas sian opinion pri tio!

Planu la vojaĝon

Tamen, vojaĝado kun infano postulas planadon, precipe la unuan fojon. Vi ne povas simple lastmomente ĵeti kelkajn aĵojn en valizon. Faru liston antaŭ ol ekpaki. Ĝi estos utila ankaŭ por postaj vojaĝoj.