Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dum la vojaĝo mem, evitu la neceson hasti. Vi ne povas rapide ŝanĝi trajnon portante valizon, ĉareton, skatolon da vindotukoj, duonplenan suĉbotelon, urseton kaj plorantan infanon kiu ĵus perdis sian ŝtrumpon.

Rutino

Multaj homoj timas vojaĝi kun bebo, ĉar ili estas konvinkitaj ke ia ajn devio de ŝia kutima rutino tuj portos terurajn sekvojn. Fakte, la rutino estas io tute artefarita, inventita por la gepatroj. Ĝi ne estas aparte necesa el la vidpunkto de la bebo. Se ĝi ne estas konvena, precipe dum vojaĝo, forĵetu ĝin! Kiam vi reiros hejmen, la bebo realkutimiĝos al sia antaŭa rutino post kelkaj tagoj.

Eble vi ankaŭ timas, ke vi iel mistraktos la bebon. Ne maltrankviliĝu! Beboj ne estas konataj pro emo al silenta suferado. Se via infano sentas malsaton, lacecon, aŭ alimaniere malbone fartas, ŝi certe laŭte informos vin pri tio. Do, se via bebo ne ploras, ne imagu problemojn. Ŝi estas kontenta.

Dum vi vojaĝas, ne timu fleksi la rutinon laŭnecese. Memoru, ke neniu normala bebo lasos sin malsatmorti. (Antaŭtempe naskita bebo, aliflanke, ne montras grandan intereson pri manĝado, kaj preferas dormi. Sed estas malverŝajne, ke vi vojaĝus kun tia infano). Fidu, ke la bebo scias, kiom ŝi bezonas manĝi. Se vi suspektas, ke ŝi volos manĝi ĝuste kiam vi devos eniri la aviadilon, manĝigu ŝin pli frue. Sed ne devigu ŝin manĝi, se ŝi klare ne volas. Vi rajtas manipuli la horaron, sed lasu la infanon mem decidi pri la kvanto, alie vi riskas perforte ŝin manĝi ol ŝi bezonas.

Kion fari, se la bebo endormiĝas ĝuste kiam vi alvenas al la finstacio? Ne estas krimo veki ŝin; vi verŝajne eĉ konstatos, ke ŝi trankvile pludormas dum vi portas ŝin al la kajo. Se ŝi tamen vekiĝas, ŝi rapide reendormiĝos. Se ne, ŝi jam dormis sufiĉe.