Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 16.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nun kiam la virina movado maturiĝis, estas evidente, ke la grupoj kaj revuoj starigitaj por diskuti novan filozofion, perdis sian originan celon. Ĝenerale, ili adaptiĝas per aplikado de feminismaj principoj al iu formo de praktika agado. Tial okazas la ekflorado de novaj agadkampoj.

Kio do povas esti la estonta rolo de revuo, kia SkE? Mi (kun la kutima kelkjara malfruo) antaŭvidas du eblecojn. Unu estas, ke ĝi lasu la teorian kampon por dediĉi pli da spaco al raportoj pri la aktualaj kondiĉoj de virinoj kaj pri agadoj por plibonigi tiujn kondiĉojn. La alia estas, ke ĝi kuraĝe elpaŝu ekster sian ĝisnunan mallarĝan temaron por okupiĝi pri pli vastaj demandoj — ĉiam laŭ feminisma vidpunkto, kompreneble.

Skribinte ĉi tion, tamen, mi ne povas rezisti rideton. Estas facile verki belajn deklarojn pri “novaj redaktolinioj”. Kiel ĉiuj Esperantaj revuoj, SkE ne disponas pri profesiaj ĵurnalistoj, kaj praktike akceptas tion, kion ĝi ricevas. Do, por plenumi la supran proponon necesas la kunlaboro de vi, la legantoj kaj kontribuantoj. Mi atendas viajn reagojn al ĉi tiu artikolo kaj ankaŭ la kontribuaĵojn, per kiuj eblus realigi ĝian enhavon.

Anna Brennan

Reagoj

Mi legis kun intereso la numeron 15 de SkE kaj venis al mia menso du pripensoj, kiujn mi decidis surpaperigi por vi. Laŭ la subskriboj la kunlaborintoj estis plejparte malinoj, kaj tio invitis min al medito, ĉu tio estas hazardo aŭ ĉu efektive vi ricevas pli da kontribuoj far tiuj. En tiu lasta kazo, kion tio signifas? Ĉu inter via legantaro procente plias viroj? aŭ ĉu inoj emas legi kaj ne skribi, do, ankoraŭfoje pasivi kaj ne aktivi?

Krom tiu ĝenerala konsidero, mi emas nun esprimi mian admiron kaj gratulon pro la kuraĝo de Dermod Quirke tiom senkaŝe kaj simple paroli