Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 16.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri siaj problemoj por alfronti ĉiutagaĵojn, kiuj povas ŝajni al supraĵa rigardo banalaj, sed sur kiuj mi, ekzemple, neniam haltigis mian atenton. Kaj tiu artikolo iasence devigis min interesiĝi pri la temo, alfronti kaj konsciiĝi pri la ekzisto de problemoj kaj… envii tiun paron. Ja, efektive envii ilin, kiuj konstruis sian propran vivon, ne influite de la “normo” de la socio, kiel okazas al la “normaluloj”, kaj kio foje, mi eĉ kuraĝus diri ofte, efektive influas la duopan rilaton en negativa senco.

Dankon, do, al Dermod, kiu tiom simple kaj senĝene helpis al la legantoj kompreni parton de nia socio, iliajn problemojn kaj ties solvojn.

Mi esperas pli ofte legi tiom interesajn artikolojn almenaŭ en la sendependaj informiloj kiel Sekso kaj Egaleco.

Michela [mikela] Lipari, Italujo

Mi bonorde ricevas vian tre interesan Sekso kaj Egaleco. Ĉiufoje, kiam mi ricevas ĝin, mi tuj tralegas la tutan materialon kaj mi trovas interesajn opiniojn kaj klarigojn.

En la lasta, la 15an numero, mi legis kun granda atento vian artikolon “La dormanta princino”. Mi multfoje legis la menciitajn fabelojn, sed mi neniam analizis ilin, tial via opinio nun tute alie prezentas al mi ilin.

Interesaj estas ankaŭ la artikoloj “Virinoj en la ĉeĥa historio” de Marie Bartovská, “Virinoj en la itala kamparo” de Renato Corsetti kaj aliaj. Sed la artikolon de Dermod Quirke mi tralegis kun iom malagrabla sento, kiu estas ne normala. Sed la recepton pri “Mikspota rizaĵo” mi provos kuiri dum la sekvontaj tagoj.

Saulcerite Neilande, Latvujo

…La gazeto tre plaĉas al mi. Ĝi estas varia kaj bone redaktita. Dum la legado oni preskaŭ ne povas ĉesi por paŭzo. Ankaŭ la aspekto tre plaĉas al mi…

Veronikin’ Somero, GDR

Dankon pro sendado de via interesa revuo. Lastan numeron mi tute legis. Mi laŭdas eĉ la artikolon “Vira feministo”. Oni devas aŭskulti ĉiujn.

Teresa Jankowska, Polujo