Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Julio 1980

Suplemento

DISKRIMINACIO: "Oficiala aŭ efektiva apliko de tia distingo inter la ŝtatanoj de unu ŝtato, per kiu oni rifuzas al parto el ili kelkajn el la homaj rajtoj" (PIV).

Kiugrade tiu difino efektive priskribas la pozicion de virinoj? Tiu demando estos la temo de unu el la branĉoj en la seminario pri la kongresa temo, kiu okazos dum la Universala Kongreso en Stokholmo. Kiel fonon al tiun diskuto ni provizas ĉi tiun suplementon al SkE, kun artikoloj pri la situacio de virinoj sub diversaj kondiĉoj.

La celo de la seminario kiel tuto estos pli bone kompreni la ĝeneralan fenomenon de diskriminacio, el kiu la kontraŭvirina estas nur unu speco. Oni povus konsideri, ekzemple, la jenajn demandojn: Kio estas la motivoj de diskriminacio? Ĉu envio al la diskriminaciata grupo, ĉu timo pro iu minaco kiun ĝi prezentas al la propraj vivstilo kaj kredoj, ĉu vera sento ke ĝiaj kutimoj estas neakcepteblaj aŭ malsuperaj? Ĉu la diskriminaciantoj foje profitas el la subteno de iu formo de diskriminacio, kaj ĉu tio povas en si mem fariĝi la pravigo de daŭra diskriminacio? Ĉu diskriminacio laŭdifine devas esti konscia ago flanke de la diskriminaciantoj - aŭ ĉu ili ne ĉiam konstatas, ke ili diskriminacias? Se oni apartenas al diskriminacianta grupo, ĉu eblas apartigi sin de la konduto de tiu grupo?

Se vi intencas partopreni en la seminario en Stokholmo, bonvolu peti la oficialan materialon, kiu estas nun havebla de la Centra Oficejo de UEA. Ĝi konsistas el ĉapitro tradukita el la libro Sex Differences in Human Communication (Seksaj diferencoj en homa komunikado), pri kiu aperis artikolo en la nula numero de SKE. Kiel aldonan materialon al ĉi tiu suplemento ni rekomendas la artikolon pri Hinda Unio, kiu aperis en la sama numero: Honora sed ombra rolo.