Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La finkalkulo estus astronomie alta. Kaj finfine la ekonomikistoj devus konfesi, kial la virina laboro neniam estas esprimata laŭ mono, kvankam ĝi ja estas kalkulebla. Verdire, no ekzistas sufiĉe da mono en la mondo por ĝin rekompenci.

Ni scias ke la "evoluo", kiun tre kleraj viroj instigas en industriaj landoj, jam venigis nin al la rando de katastrofo. Kaj ni virinoj de la mondo je nia eterna honto faris malmulte por haltigi ilin.

La viroj malŝparas krudajn materialojn, kiujn ili neniam povos anstataŭigi. Ili foruzas bonan humon kaj ŝanĝas ĝin en sablon kaj asfalton. Ili endanĝerigas la manĝoprovizon en la maro sen kiu la homoj de la mondo ne povas pluvivi.

Ili similas al aŭtomobilistoj kiuj retroŝoforas al la abismo dum ili fikse rigardas antaŭen. Ĝis nun la aŭtoj ne malsuprenfalis ĉar la virinoj funkciis kiel bremsoj.

La multaj esencaj varoj kaj servoj, per kiuj la virinoj provizan la hejmon, ne postulas grandan konsumadon de naturaj rimedoj. Nur kiam la virinoj paŝas en la viran ludejon kaj akceptas virajn valorojn, ili helpas malriĉigi la mondon.

Du malsamaj vivstiloj ŝajne disvolviĝas tra la tuta mondo - unu farita kaj praktikata de la viroj kaj la alia de la virinoj. Ekzistas vera konflikto inter la du - silenta lukto de unu sistemo de kriterioj, ligita al mono, teknologio kaj ĉio mezurata laŭ "vivniveloj", kontraŭ alia, bazita sur tiu plenumo de fundamentaj korpaj kaj mensaj bezonoj, kiun ni nomas "kvalito de la vivo".

Ni, la virinoj de la mondo, devas ekuzi niajn kapojn. Ni elpensu. Ni parolu al niaj viraroj. Ni elpaŝu ekster la domojn kaj devigu la virojn elpaŝi ekster siajn ludejojn. Ni kunveniĝu kiel partneroj kaj egaluloj, aŭskultu, parolu kaj laboru kune. Kune ni eltrovu, kiel ni povas harmoniigi la vivstilojn de la viroj kaj la virinoj kaj kune klopodi savi la mondon, kiun heredos niaj infanoj.

Artikolo el Unesko-kuriero aŭg-sep 1975

tradukita de Grace Kirkwood (Grejs Kerkŭud)

Cobi Pothuizen (Kobi Potheizn)


- 20 -