ĉiuj esprimiĝas susure, ili neniam lernos paroli klare kaj laŭte.
“Mi sugestas, ke ni virinoj estu pli unuiĝintaj kaj ke
ne okazu kiel en Luzern, Stockholm kaj eĉ en Brasilia, ke
ni post la kunveno ne konas plu unu la alian. Mi volonte
amikiĝus kun aliaj virinoj kaj eble korespondadus, sed
kiel? Neniu konas min, nek mi iun.
“Mia komento estas, ke ni virinoj estu pli toleremaj.
Kiam la grupoj formiĝis, la eŭropaninoj grupiĝis kaj en
mia grupo restis virinoj el Aŭstralio, Usono, Urugvajo
kaj Brazilo. Ĉu diskriminacio? Kial?”
En lundo okazis la unua nepublika kunveno de la virinoj.
Ĉeestis ĝin 18 personoj el: Brazilo, Britujo, Bulgarujo,
Japanujo, Kolombio, Hungarujo, Nederlando, Svislando, Svedujo,
Usono kaj Urugvajo.
Estis pritraktita la prezentota temo. La jenaj temoj estis
sugistitaj: “La sperto de eksterhejme laboranta virino en la
socio”; “Kiamaniere la virinoj povas helpi la mondan kaoson”;
“Pozicio de la virino en diversaj kulturoj”; “Pozicio de la
virino en moderna familio”. Tiu lasta temo estis aprobita,
kiel taŭga por la diskutgrupoj.
Estis decidite formi grupojn en kiuj ĉiuj povos esprimiĝi
libere. Pro la lastmomenta manko de la antaŭvidita prelegonto
pri la temo “La arto paroli publike”, estis petite al
William Auld fari ĝin.
En mardo okazis la unua publika kunsido, kiun ĉeestis 69
personoj, inter ili kelkaj viroj. La aranĝon malfermis kaj
direktis Loes Demmendaal, el Nederlando, kaj Maria Almada,
el Brazilo. Sekvis la interesa prelego de William Auld,
el Britujo, pri “La arto paroli publike”. Li donis diversajn
ekzemplojn el sia longjara sperto.
Post la anonco kaj klarigo de la elektita temo, la ĉeestantaro
dividiĝis en tri grupojn, por debati la temon kaj doni