Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni parolis lerte, glate. Oni sciis, kiamaniere piki. Kaj li estis kuntiriĝanta en buleton. Senhelpe li etendis la brakojn. Li komprenis: ili pravas. Necesas. Sed kiamaniere? Kaj timigajn vortojn por pruvi ke pravas ankaŭ ili, tie-ĉi sidantoj, li ne sciis. En la popolkleriga fako oni lin ne ŝatis. La maŝinskribistino Sonjo mokridis:

— El post angulo per sako batita!

Sekretario de la kolegio duonkaŝe ridetis:

— La subskribo fama, sed mem li: vi ternu pli laŭte kaj li disŝutiĝos!

Kancelariistino lerte imitis, kiel li dokumentojn legas: per la fingroj liniojn sekvas, movas la lipojn, la okulojn palpebrumas.

— Ne, vi aŭskultu, vi aŭskultu! Iufoje rezolucion li estis skribanta… Jen amuzo! Li skribas: ”kankstrukcio“[1].

— Jes, ”kankstrukcio“ de l’ pensaparato ĉe li malfortas!

Administrantino de librodeponejo rakontis:

— Jen kian oni trovis! Efektive! Venis li unuafoje en la deponejon: la paltaĉon evidente la edzino por li el malnovaĵoj kudris. La kolo per virina lanuga tuko estas volvita. Li iom tuŝis, ĝenis: ”Ĉu vi donos eble muziknotojn por provizora uzo. Mia Manjo pianludi lernas“. Kaj ĉu mi sciis, ke tio estas la gvidanto? Eĉ supozi mi ne povis! Mi diras: Kamarado, al ĉiuj Manjoj muziknotojn ni ne povas doni. Por la havaĵo ŝtata mi estas respondeca! Foriris li. Poste kun skribaĵeto de administranto de eksterlerneja subfako li venis. Mi tralegis, kiun mi estis forpelinta — la rido min preskaŭ plensufokis! Nu, jen kastoro!

— Sed partiano!

— Sed ja popolkle-e-rigan fakon li gvidas!

— Nu, li nur ĉeestas. Ja, la kolegio!

— Kaj en la kolegio plejparte senpartiuloj estas! Kaj ili jen laboras. Sed ili fanfaronas: ĉie partianoj! Sed komence ili la partion kolektu!

Nur unufoje defendi lin komencis delegitino de virinofako, en la antaŭlernejan subfakon delegita:

— Kaj vi, instruituloj, devus montri! Ĉiam vi mokas! Kraĉi sur vin mi intencas! Ne deziras mi tie ĉi!

Kaj ŝi forkuris peti transdelegon al sangarda fako.

La kolegianoj parolis kun Aleksandro Macedona edife-afable. Kvazaŭ kun infano.

— Kamarado Macedona, jen tie ĉi via subskribo estas bezonata. Tiu demando estas pridetala. Aŭskulti ĝin por vi estos lacige,

kaj ni jam tie ĉi subskribis. Sekve ni garantias la neceson.

  1. Konstrukcio — fremdlingva vorto por la ruso; ordinare