Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Malgrasiĝis butikoj de viandistoj. Malpli pezaj fariĝis ĉaroj kun tritiko kaj pano. Estas kalkulitaj en forno lignoŝtipoj. Lace, per malsana, malvigla paŝado sin trenis sur fervojoj nehejtataj vagonaroj. Sur ŝoseoj, vojoj kaj stratoj estis falantaj ĉevaloj, ne povintaj tiri eĉ malplipeziĝintan ŝarĝon. Ĉiutage estis satiĝanta nur la sola neskribita, sed ĉiutage de homoj legata libro — registro de proksimuloj, elspeze prenitaj de la vivo. En oficejoj apud multekostaj, lukse ŝtofitaj brakseĝoj honteme kurbiĝis tripiedaj taburetoj. Sur belegajn skribtablojn oni estis metanta glandan kafon en argiloj kruĉoj kun forrompitaj teniloj, kun difektita glazuraĵo.

Kun ĉiu tago pli malplenaj fariĝas domoj, kofroj, tenejoj. Pli griza kaj ridinta la vestaĵo sur homoj. Kaj kun ĉiu tago pli laŭtaj, pli malkvietaj la voĉoj. Pli vastaj la planoj, pli ampleksaj la projektkalkuloj, pli arogaj la ordonoj. Kaj eĉ la malbrua Aleksandro Macedona ne havas timon aŭskulti dum kunsidoj de la kolegio la proponojn:

— Organizi en la distrikto reton da moveblaj bibliotekoj — legejoj en la kvanto da sescent. Adapti por ili aŭtomobilojn. Akcepti por postenoj de administrantoj de l’ moveblaj bibliotekoj nur personojn, laŭeble, kun supera klero.

Legi en projektkalkuloj de la lerneja subfako:

— En la distrikto estu 250 lernejoj. Por ĉiu lernejo necesas akiri po mikroskopo. En la regionajn estas dezirinde doni teleskopojn.

Ekflugo de l’ arogaj deziroj enkaptis ankaŭ lin, la malarogan. Administrantino de l’ urba centra publika biblioteko petis:

— Almenaŭ duonklafton da ligno! En peltoj eĉ ni frostas. Krome, vidu, tri ĉaroj da libroj ĝis nun ne estas kontrolitaj. Tempo ne sufiĉas. La helpantoj estas malmulte alfabetaj. Eble vi povas iun ajn doni?…

Kaj li, lumante per senlaŭta rideto, tube metinte la manon al la maldekstra orelo, parolis:

— Hieraŭ dum la kolegikunsido ni decidis: en la infanfako de l’ biblioteko estu tiaj apartaj ŝrankoj. Ĉu vi scias? Kaj ankaŭ komforte estu. Morgaŭ ĉambroflorojn el la domo de komercisto Zajcev oni alveturigos. Necesas ke gvidu sperta persono!

— Sed la lignon…

— Lignon… la lignon? Tuj mi vokos administranton de l’ provizuma subfako. Atendu minuteton! Tuj mi…

Kaj li estis revenanta konsternite. Precipe, kiam oni estis venanta kun postuloj pri salajro. Oni rigardis per pikantaj, malamantaj okuloj.