Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nur la instruisto kontraŭ lia malbruemo kelkiam estis indignanta:

— Vivas vi, Aleksando Eŭdokimoviĉ, dum brua tempo. Dum la revolucia, sed ĉiam vi malbrua, glatita, milda estas. Nu, ni imagu, okazas jenaĵo: kvin homojn necesas mortigi, aliel ĉio renversiĝos! Nu, kiel vi? Ĉu vi kuntiriĝos, kiel pasero, kaj ĉio renversiĝu?

Ekpalpebrumis la okulojn Macedona, sed pli obtuze kaj pli firme, ol ĉiam, rediris:

— Babilaĉi pri tio ne decas. Fanfaroni — tio vana estas! Ankaŭ por mi afero troviĝos…

— Nu, sed tamen? Nu, tamen?

— Do jen, se necese estos, pro nia afero ankaŭ vin mi mortigos. Kaj mi ne bedaŭros. Se al tia ago ni venas, do sen retiriĝo. Sed per la lango tion kaj alion — ne decas! Ĉesi bonvolu.

Eĉ la rigardo pli firma fariĝis. Post tio interparolojn kun la instruisto li estis evitanta.

Ne bone estas tiamaniere animon turmenti: kion kaj kiel. Kion vi komencis, tion plenumu ĝisfine.

Kiam por anstataŭi Revolucian Komitaton oni estis elektanta distriktan Ekzekutivan Komitaton de Sovetoj, Aleksandron Macedonan al ĝi oni elektis. Dum tri noktoj dormo for de la okuloj kuris.

Li graketis, tusis, dubis:

— Kien mi? Klero mia, oni povas simple diri, estas kopekvalora. Lerteco malvigla… E-eh!

Kaj en la ĵurnalo presite estas: ”Gvidanto de l’ urb-distrikta popolkleriga fako — k.do Aleksandro Eŭdokimoviĉ Macedona, el la uzinoj eks-Ŝidlovski.

Eĉ la patronomon oni ne konfuzis. Li penis rezigni, sed oni varme estis konvinkanta:

— Ne estas eble! Proletaria okulo necesas. Ja vi — partiano estas.

Iu kamarado tutan paroladon faris pri laborista kontrolo, pri la partio. Eĉ forgesis li, ke pri Macedona li komencis. Kaj ĉe Macedona la vizaĝo makuliĝis. Kaj en la animo nebuliĝis. Neniam li estis trompanta. En la raporto pri ĉiuj vivaj agoj kuraĝe li povus skribi — mi plenumis. Kaj nun? Ne laŭ la fortoj. Instruitajn homojn li timis.

Kion vi komencis, tion plenumu ĝisfine. Se necesas, kial do paroli? Iom graketis vi — kaj sufiĉas. En la urbon, en ĉambreton ĉe urbekstremo li transloĝiĝis.

Per la flamo de l’ tagoj varmegaj forlekita estas graso de sur la urbo. En ĉiu loĝejo, en ĉiu angulo per propraj zorgoj, mankoj, rifuzoj kaj vundoj presita estas la kruela vorto: la revolucio.