Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉe la bieno, en la sinjora domo, ses ŝrankoj da libroj post forveturo de l’ posedantoj estis lasitaj. Kune kun aliaj objektoj en la tagoj de tumulto oni disŝtelis multajn librojn. Macedona longe estis vizitanta loĝejojn kaj kolektis la librojn malbrue sed persiste. En la ĉefdomo — estinta sinjora loĝejo — unu ĉambron ĉe uzinanoj li elpetis. Kaj tutajn horojn li sidadis tie: deskuadis polvon de sur la libroj, forigadis malpuraĵojn de sur la bindaĵoj, algluadis paĝojn, la samamplekse egalajn kunmetadis, la titolojn registradis. Laboristoj iom mokridis:

— Ĉiam super la libroj? Atentu, ne freneziĝu pro ili en la maljuneco!

La senbruan ĉambron viziti ili ŝatis. Por ripozi de tabakfumo, bule pendanta en la aliaj ĉambroj. Por pri la defendo de l’ urbo rememori. Por revokadon al la tagoj maltrankvilaj kaj ĝojaj fari. Macedona plejparte estis aŭskaltanta kaj ridetanta.

Sed iatempe la interparoloj estis vigliĝantaj. Ankaŭ li vigliĝadis. Kiel militkaptitojn en la urbon li estis kondukanta — li rakontadis, kaj kiel en la kafejo al Kolĉak’a lakeo vizaĝon li batis. La laboristoj pacience estis aŭskultantaj la rakontojn jam aŭditajn. Senkolere ili spiritis pri li:

— Vi, verŝajne, sur tabureton estis stariĝinta por lian vizaĝaĉon atingi? Ĉu do, vi diras, fortika li estis?

— Kaj ĉu genuoj ne tremis, kiam vi estis kondukanta? Se iu vin per kubuto tuŝetus, for de sur la ĉevalo vi estus! Ja korpaĵo via ne estas forta!

Macedona ne ofendiĝis. Li sciis, ke oni fidas al li. En ĉiujn kontrolkomisionojn li estis konstante elektata.

Ĉe la granda regiona kunveno laboristo Doloĥin, malserena kaj kolera maljunulo, tanisto el najbara leduzino, dum parolado unufoje diris:

— Nur sola ekzistas, al kiu mi fidos, jen al tiu mizeraspektulo el Ŝidlovski’anoj, al Macedona!… Laborema kaj la konsciencon li gardas! Kvankam kiel oficisto li elŝoviĝis el laboristo, sed mi simple diru: per unun vorto la homo — proletarioj el ĉiuj landoj. Lin vi elektu!

Longe poste multaj lin incitmokis: ”proletarioj el ĉiuj landoj!“ Sed oni amis lin. Kiel povas ami la homoj, ne malŝargintaj la plenecon de anima rilato per delikataj nenecesaj vortoj. Ili parolis krude, sed gardis ageme. Pri Elizabenjo oni malofte ĉe la uzino parolis. Ja la aferon, kiun ŝi komencis, ŝi plenumis. Ĝuste tiel decas. Kaj la maljunulo dume vivetas. Tiu ĉi estas bezona.

— Diru do al Eŭdokimyĉ, se io estas bezona el la urbo, mi venigos.

— He, maljunulo! Racionon mi alportis por vi. Sidu do super la libroj, via moŝto!! Nu, nu, ne gravas! Via dorso malrezista estas, kaj la mia fortikas.