Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Eŭropo jam brulegas. Kaj jam revolucie
ruĝegas la standardoj en okcidento jen
kaj “La Internacio“ libere sonas tie, —
la proletariaro vekiĝas el katen’.

Nebulo jam disiĝas. Kaj ruĝon de aŭroro
solene kaj majeste elsendas orient’.
Suriras nova suno, helsuno de Laboro,
sur pura kaj sennuba, lazura firmament’.

Saratov, 1919.


ALEKSANDRO MACEDONA
Skiza novelo

5)

L. SEJFULLINA
(Daŭrigo)
VI

En la urbo unu straton, kiam oni nove estis retitolanta, oni nomis: strato de Elizabeto Macedona.

En la afero ŝi estis kaptita. Mortturmentis ŝin la blankuloj en malliberejo.

La plej juna Macedona, Demetriĉjo, antaŭ siaj kamaradoj fieris:

— Al nia Elinjo tutan straton oni donis.

Sed al la patro ankoraŭ unu profundan sulkon sur la frunton la malfeliĉo enigis.

Pli malhelaj, pli maljunaj pro la sopiro la okuloj. La vidkapablo malfortiĝi komencis. Pli ofte li estis enpensiĝanta. Persiste, porlonge. Kvazaŭ precizan kaj severan kalkuladon enpense li faris. Tiumomente li ne aŭdis, kion oni parolis ĉirkaŭe. Rekonsciiĝinte li al la maldekstra orelo la manon estis almetanta. Streĉite en vizaĝojn li rigardis. Kvazaŭ la aŭdkapablon li kontrolis kaj streĉis. Ĉe la bieno de Ŝidlovski oni lin Eŭdokimyĉ komencis nomi. En interparoloj pri li oni simpation al li esprimadis.

— Surdiĝas li, cedas. Ja sen tio li estis neaŭdebla, kaj nun kvazaŭ li tute ne ekzistas.

En sia afero li ne estis cedanta, sed en interparoloj efektive, li forestis. Pro laŭta parolo li eĉ estis iel konsterniĝanta. En la urbo oni pli ofte pri li rememoradis: la patro de Elizabenjo Macedona. Sed ĝoja li estis, kiam oni en la urbon li ne vokis. Ĉe la bieno ĉiam li klopodis. Ordono en la ĵurnalo aperis: rekvizi librojn ĉe privatuloj. Por aranĝi en la urbo grandegan, eksterordinaran publikan bibliotekon. Preskaŭ en ĉiu ĵurnalnumero oni skribis — libro estas por ĉiuj. Elizabenjon pli akre li rememoris. Kiel ŝi estis super la libroj… E-eh, ne ĝisvivis la filinjo!…