Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jen rigardis la malhelaj okuloj amplenege al la homoj, kaj la potenco voĉo parolis:

”Benata estu la sankta kolero, kiu kiel ruĝe ardanta flamo nevenkebla, forbruligas la malbonan mondordon je cindro… Benata estu la sankta malamo kontraŭ la malbono, ĉar ĝi preparas la vojon por la bono.

”Benataj estu viaj manoj, kiam ili ekprenas la armilojn por elbatali vian rajton… Benata estu via lango, se ĝi ripetas viajn justajn postulojn tage kaj nokte, ĝis la mondo estos plenigita de via krio… Benata estu via koro, se ĝi superfluas de amo por fratoj en mizerego, kaj nenian kompaton konas por la senkompatemuloj. Benataj vi estu, se vi harmoniadas, ĉar tiam via estas la potenco. Benataj vi estu, se vi al la banditoj, rabistoj kaj murdistoj forprenas la mondon, por ke ĝi apartenu al ti-kiuj laboras. Benata estu la sankta sango elverŝita dum batalado pro la justeco.“

”Benata estu la ago.“ La ĉifonulo benante levis la manojn: ”Benata vi estu popolo, amaso, proletariaro, ĉar via estas la estonteco, la nova mondo, la regno de l’justeco.“

Elgermanigis Max Dießler (Breslau).

Ni estas…
E. MIĤALSKI

Ni estas ribelantoj… En unu mano — glavon,
en dua — flagran torĉon — tra l’ mondo iras ni.
Al kapital’ pereon ni portas, kaj la savon
ni donas al jugita ĝis nun proletari’.

Ekbrulis nova suno. Radioj de libero
tratranĉas la tavolon densegan de nebul’.
Kaj falas rustiĝintaj perdegoj de karcero
kaj ŝanceliĝas tronoj de burĝo kaj kronul’.

Ondeg’ de nova sento renversas ĉian baron.
Libere spiras brusto de laboranta hom’,
kaj vane nigraj fortoj kontraŭas bruan maron,
iam malaperis ili, simile al fantom’.

Ho brulu, nia torĉo! Kaj senhezita hako
falegu sur rampantan viperon de rezist’.
Ne helpos kapitalon fidela ĝia drako —
— ulcero religia, pastraĉo — metiist’.