Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sian idon malsati, tiam ĝi akirigas al si nutraĵon, eĉ se ĝi devus mortigi.“

”Vi malŝparemuloj! Vi malŝparemuloj!“

”Via humilo malŝparas homajn vivojn, kvazaŭ ili estas herebtigoj!“

”Vi jesantoj de malbona mondordo!“

”Ĉiufoje, kiam vi diras: Jes! je la krimoj de l’ riĉuloj, vi mortigas sennombrajn malriĉulojn, vivantajn kaj ne naskotajn.“

”Tuta mondo estis donata al vi, la mondo plenplena da feliĉigaĵoj por vi kaj viaj infanoj. Vi lasis ilin al la banditoj, rabistoj kaj murdistoj por ke ili abunde diboĉu, dum vi pereas pro mizerego. Malbenataj estu viaj por preĝo interplektitaj manoj, ĉar ili estas donataj al vi por elbatali vian rajton.“

”Malbenataj estu viaj pezaj langoj, kiuj nur scias plendi, kaj ne scipovas postuladi“

”Malbenataj estu viaj inertaj koroj, kiuj ne estas ekflamiĝintaj de l’justeco!“

Tremis en la navo la koroj de kredemularo sub ĉi-tiu terurega akuzo. Virina voĉo ekkriis: …”Ĉu vi nur kapablas malbeni? Ĉu vi ne povas beni?“