Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
MASTRO KAJ LABORISTO
FABLO DE DAMIANO BEDNY

Al Jeremio-kamparano,
La plej riĉega vilaĝano,
Okazis la malĝoj’:
Dungit’ la devojn neis,
Dungit’ Tomas’, bonul’, por tiu foj’
Ne plu obeis,
Kaj kolerega ĝis sufoko de la spir’
Tomas’ Jeremjon insultegis:
— “Ho, vampir’!
Sufiĉe trinkis vi la sangon mian, —
Plenumi por mizera pag’
Ne povas mi sen halt’ dum nokt’ kaj tag’
Laboron vian.
Se al vi mankas hont’ aŭ en la kap’ raci’,
Do Dion timu, besto!
Rigardu, baldaŭ venos festo,
Sed ĉu ripozis iam mi ĉe vi?
Pro troŝarĝigo per laboro
Ne estis tempo por respir’, —
Kaj jen al mi, jungita vir’,
Dum tuta jar’ preĝejon iri mankas horo!“

La mastro diris kun malbonhumuro:
— “Absurdon naskis via kap’!
En ĝi videble mankas klap’
De l’konscienco
Kaj senco!
Min rabi eble estas via nun intenco?…
Kaj kiajn festojn vi elpensis, malsaĝul’?
Komprenu do, se vi ne estas frenezul’:
Malbona estas de l’festantoj vivofino…
Kiele, sentaŭgulo, min atakas vi:
— “Ne preĝas mi al Di’!“ —
Eksciu do, Kaino,
Pri vi ia preĝos mastro kaj mastrino!“

El la rusa trad. A. JODKO