Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Aprilo-Majo 1924.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tie mi rigardis strangajn estaĵojn. Bestojn — samkiel mi estis besto. Sklavojn — samkiel mi estis sklavo. Ili portis surŝultre pezegajn ferobjektojn. Aliuj svingis grandajn martelojn kaj batis per ili gigantajn fermasojn fajroruĝajn, tiel ke fajreroj flugis ĉien. Fornegojn mi vidis, kvazaŭ inferojn. En ili bolis kaj siblegis fajroarda fluaĵo. Staturoj kuris tien kaj reen. Malpuraj, nigraj kaj preskaŭ nudaj ili estis. La aero vibris kaj estis varmega kaj sufokiga. Estis terure. Mi staris paralizita. Apenaŭ povis mi spiri kaj preskaŭ svenis. Maldolĉa ŝaŭmo fluis el mia buŝo kaj ŝvito kovris mian korpon. Radegoj turniĝis kun laŭtega muĝado. Vaporo penetris kun bruegado el maŝinoj kaj aŭdiĝis tondrado kvazaŭ kanonoj pafadas. Ĉirkaŭ mi preterveturis strangaj kolosaj demonoj ŝprucantaj pluvon da fajreroj. Fulmrapide ili aperis antaŭ, apud kaj malantaŭ mi, kvazaŭ ili volis renversi kaj frakasi min.

La strangaj sklavoj silente kun sulkiĝintaj vangoj, en kiuj esprimiĝis malespero kaj rezigno, seninterrompe laboregadis kvazaŭ ili estis maŝinoj samkiel la aliaj maŝinoj ĉirkaŭ ili. Iliaj korpoj estis malsekaj je ŝvito. Mi bedaŭris tiujn bestojn kies sorto estis eĉ pli terura ol mia. Subite venis homo kun ĉapelo kaj blanka kolumo. Laŭte li ekparolis kun la sklavoj — bestoj. Li kriis kaj ŝajne li koleris, do subite li levis piedon kaj piedbatis iun sklavon en la postaĵon, tiel ke li falis teren kun ekkrio. La aliuj ankaŭ ekkriis kaj komencis paroli. Nun je mia miro mi ekkonis, ke tiuj sklavoj ne estas bestoj, sed ankaŭ homoj. Homoj — sklavoj. Ili mangestis kaj kliniĝis teren al la falinto. Kolere ili babilis, nomante la batinton malaperintan “fikapitalisto“.

Furioze ili insultis — insultadis kaj skuis la pugnojn. Poste ili denove eklaboris. Mia supozo plifirmiĝis, ke ili ne povis esti homoj, sed nur homoj-sklavoj, kvankam mi ne povis kompreni tion, ĉar mi ĉiam estis kredanta ke nur azenoj kaj aliaj bestoj povas esti sklavoj. Tiam mi dubis ĉu estas pli agrable esti homa sklavo aŭ besta sklavo. Al mi preskaŭ ŝajnis ekzisti du specoj da homoj kaj mi jam ne deziris esti homo, sed ĝojis esti azeno.



Pasis multaj jaroj. Nun mi vivas kiel homo-sklavo. Rigardante ĉirkaŭ mi — ekdubas mi ĉu ni ĉiuj estas homoj aŭ azenoj.