Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Februaro 1924.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kafejo sur ĉefa strato — prosperis al li aniĝi. Kaj tie oni sindetenis paroli en ĉeesto de iuj aliaj, sed ekrigardetinte lin dum konversacioj oni malpli ĝenis. Okazis gravan informon ekscii, siajn kamaradojn averti.

Sed unu tago tuj ĉion ŝanĝis. Kiam li al ala kafejo iris, homon sian li renkontis. Tiu en la naskiĝurbon de Aleksandro Macedona vojaĝis kun komisioj. Leteron de Anjo li transdonis. Peĉjo, la filo skribis laŭ ŝiaj diktoj. En la letero estis nenio krom: ĉiuj vivas, bonfartas, salutas. Videble, oni ordonis sindetene skribi. Sed buŝe rakontis la alveturinto:

— Al esplordemandoj oni estis invitanta, per serĉrevizioj torturis, sed estis nenio. Finĉesis tamen! El la bieno oni elpelis. En la urbo ŝi loĝas: kiel gardistino ĉe la “zemstva“[1] administrejo ekoficis. La infanoj turmentas! Tre maljuniĝis ŝi. La pliaĝa filo kiel servoknabo en redaktejo oficas, la alia kiel kuriero ankaŭ en “zemstvo“. Estas malbone, sed pro malsata ili ne mortas. La kamaradoj helpas. Nur transdiri ŝi ordonis, ke famo pasis: Elinjon oni kaptis. En malliberejo, en Omsko ŝi estas laŭfame nun.

Ne memoris li, kiel en la kafejon li alvenis. Pensaro en la kapo estis kvazaŭ nodoj. La kapo doloris.

— Elizabenjo… Filineto…

Hokkaptis la koron rememoro: paliĝintaj folioj kaj la knabina vizaĝo ĝoja. Unuafoje dubo ekpremis:

— Ĉu devus mi mem enmiksiĝi? Nun la familio suferas. Ankaŭ al Elizabenjo eble mi helpus tiam. He-eh!

— Suslov, vi ekdormis? Ĉu vi aŭdas, ja de l’ via tableto oni vokas!

Kaj jen tie ĉi, kvazaŭ pro tio, ke oni de la medito malgaja forŝiris lin, ekdeziremis li krii. Eĉ la vizaĝo kurbiĝis dum ekpenso:

— Ĵetu mi teleron sur vin, ĉevalego ruĝahaŭta! Kredeble hejme vi manĝis, manĝegis. Ankoraŭ io bezonata! Tien ĉi vi venis!

Li aliris kaj malafable demandis:

— Nu!

La malaltkreska korpulenta sinjoro ankoraŭ pli rozkoloriĝis… Sed li ne ekkoleris, sed pli ekmiris:

— Ĉu oni tiel demandas, frateto mia? “Nu“! Evidente ne antaŭlonge dungita? Oni instruu vin bonkonduti kun la homoj! Alia iu pli komprenema ĉu ekzistas?… He, knabon!…

— Okupita mi, sinjoro. Jen Suslov je tiu ĉi tableto… Suslov, pli vigle! Ĉu vi aŭdas, la sinjoro ordonas…

— Nu bone-e-e! Tutegale. Do jen, frateto mia, la menukarteton. Jes-s… “Mazagra-an“ kun kolbasetoj? Interese! Unuafoje mi

aŭdas. Kio ĉi estas skribita? “Mazagra-an“?

  1. zemstvo — landa municipo, ekzistis en Rusio de post 1864 ĝis la revolucio kaj gvidis lokan ekonomian mastrumon en gubernia (regiona) aŭ ujezda (distrikta) skalo.