Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Februaro 1924.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— La kuiristo tiel titolis.

— Ha-ha-ha!

Balanciĝis pro rido la ronda ventro. Bonhumore estis mallarĝiĝantaj la agrablaj kaŝtankoloraj okuloj. Sed por Suslov estus pli facile, se tiu ĉi glatulo insultegus. Per la rido, per sia aspekto bonstata li incitis. Ne, ne estis tolereble.

— Ĉu mi donu “mazagran“?

— Alportu vian “mazagra-an“ kun kolbasetoj. Tre interese!

Li kolektis manĝilaron en la bufedejo, mallonge, akre tusetadis. Unuafoje kolerego sufokis lin. Tiu ĉi dorlotita sinjoro… Aspekto tia, kvazaŭ la vivo al li ĝis fino nur solan bonstaton promesis. Atendu! Ankoraŭ estos por vi “mazagra-an“! La vangoj glatitaj de frizisto, la vestaro el ŝtofo eksterlanda kaj kvazaŭ ĵus el-sub gladilo. Sed certe el vagono neantaŭlonge. For de la bolŝevikoj li estis fluganta. Tutevidente — el la ĉefurbo.

Subite ree la koro premata:

— Filineto… Elizabenjo…

Li tusetadis, kvazaŭ ĝemon subigis. Palpebrumis li la okulojn. Kutinmamiere moviĝis. Sed premiloj sur la koro ne disiĝis.

Estis pleniĝanta la interno de la kafejo. Ĉe la vesthokejo du homoj, kvazaŭ streĉtorditaj, estis turniĝantaj dekstren-maldekstren. Ili akceptadis la vestojn. Kvazaŭ panike, ridinde kaj strange svingis telertukojn la kelneroj. La homoj ĉe tabloj kaj tabletoj postulis manĝaĵon, maĉis, vokis la lakeojn, ridis, konversis. Kaj miksita bruo de iliaj voĉoj estis en la ĉambro, kvazaŭ obtuza murmurado de trankviligita per sateco multventra bestego. El la okuloj foriĝis malkvieto de la penso. Per malhela tavoleto kovriĝis ilia brilo. Nebuligis la kapon datura miksaĵo da aromoj kaj malbonodoro. Odoris viando, dolĉaj spicaĵoj de la manĝaĵoj, delikataj kaj fortaj parfumoj, iombrulinta oleo, tabako, pudro, homkorpo varmigita de l’ manĝado kaj nefreŝa vesto. Pro sateco kaj tiklantaj sonoj de gajeta historio pri regimento de husaroj lipharuloj, kiun estis rakontanta la orkestro, — la vivo ŝajnis trankvilige-amuza. Sen fiaskoj kaj zorgoj.

Sed la tavolo de la laca daturiĝo ĉiam estis ŝiriĝanta. Ĉar per kaŭstika flueto eniĝis al la miksaĵo de la bonkvalitaj odoroj maltrankvila odoro de akre sentataj kuracaĵoj. Pro la bandaĝoj videblaj kaj ne videblaj al la okulo. Ĉar timige grimacis kaj skuis la kolon kontuzita oficiro apud tableto ĉe la fenestro. La alia ofte ordigis nigran bandaĝon sur la vizaĝo, fermantan la elfluintan okulon. Li estis kun ne jam velkinta juneclanugaĵo sur la vangoj. Ĉar la freŝfarbaj literoj de ĵurnaloj sur la tabloj prezentis al la okulo la vortojn: atako, retiriĝo, nia fronto, ilia fronto, bolŝevikoj, menŝevikoj, socialistoj, kapitalismo, revolucio.

Sed eĉ la ŝajna ekstera trankvileco de la sidantoj ĉe la tabloj estis netolerebla hodiaŭ. Ja kvazaŭ najlo jen tie ĉi en la brusto estas: