Ĉio dirita rilatas al buŝlingvo. Sed ĝuste la saman vojon de plisimpliĝo kaj mallongiĝo devas iri skriblingvo. Historio montras, ke skribado ĉiam emis plisimpliĝi de tro malfacila ĉizado de hieroglifoj sur ŝtonoj ĝis la nuna kurpluma skribado sur papero. Alfabeto ne ĉesas simpliĝi eĉ en nunaj jarcentoj. La rusa montras la plej bonan ekzemplon (la malnova rusa eklezia alfabeto kaj la nova postpetra)… Tial:
1. Tro komplikaj literoj (ekz. trielementaj m, g, k,) anstataŭiĝos per pli simplaj distingeblaj unuelementaj signoj.
2. Uzado de grandaj literoj, kiuj faras novan paralelan alfabeton (ABDH kaj abdh) ĉesos, ĉar ĝi senbezona ĝenas kompostadon kaj lernadon de alfabeto.
3. Presliteroj kaj skribliteroj samformiĝos. Nun ili absolute malutile diferencas.
4. Aperos novaj signoj (en komenco de frazoj) por montri esprimmanieron de frazoj (tono), ĉar signoj estas multe pli ekonomiaj, ol longaj postfrazaj priskriboj. La signoj montros: aserton, dubon, koleron, ironion, mildon ktp.
5. Malnova blindiga punkto estos anstataŭita de vertikala streko.
6. Diversaj mallongigoj estos uzataj sen punktoj (ktp, te, ka, tn). Anstataŭ ofte uzataj ĉar, tial, kaj povos esti skribataj solaj komencaj literoj: ĉ, t, k…
Ĉiuj ĉi ŝanĝoj venos spite al kontraŭstaro de apartaj personoj kaj eĉ institucioj ĉar ili estas gvidataj de leĝoj kaj bezonoj same nepraj kiel tiuj de homsocio!
Irkutsk, 1. X. 1923.
La fekundigo de la fanerogramoj (Phanerogramae = florplantoj), kiel oni scias, okazas per transigado de viraj polenoj al la ina parto de floro, la stigmato. Ankaŭ estas sufiĉe konata, ke tiu-ĉi transigado de la polenoj aŭ florpolvoj fariĝas ofte pere de malgrandaj animaloj. Fakte la plantoj uzas krom la venton ankaŭ la akvon, plue insektojn, birdojn kaj vespertojn por sia amservo, kaj pro tio oni ilin nomas konforme: anemofilaj, hidrofilaj, entomofilaj, ornitofilaj kaj kiropterofilaj.
La serioj de hidrofiloj, ornitofiloj kaj kiropterofiloj enhavas nur malmulte da plantoj, kompare al ambaŭ aliaj. Al la hidrofiloj apartenas nur efektivaj akvoplantoj, ĉe kiuj la fekundiĝo okazas sur la akvosupraĵo, kiel ĉe la Valisnerio (Vallisneria) el la familio Hidrokaridacoj (Hidrocharidaceae) kun la specoj V. alternifolia kaj V. spirala (V. spiralis). Tiu ĉi lasta estas kosmopolita. Ĝi ankaŭ estas tre rimarkinda pro ĝia karakteriza fekundigo. Valisnerio estas dioca[2], t. e. la nomita speco estas dispartigata en viraj kaj virinaj ekzempleroj. Ĉi tiu planto subakva situiĝas nur ĝis unu metro profunde. La vira floro de la menciita kreskaĵo posedas nur mallongan pedunklon tute subakvan, kontraste
al la virina floro, havanta longan spiralon (vidu la nomon) kiu ebligas