Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al la floro la sursupraĵan restadon. Tuj kiam la polenoj maturiĝis, la vira floro deligiĝas de sia pedunklo, supreniras kaj okaze tuŝas la virinan parton de la naĝantaj floroj, surpolvante ĝin. Baldaŭ post la fekundigo la ina floro subakviĝas helpe de sia spirala pedunklo, kaj tie la semoj maturiĝas iom post iom.

Tute aliaj cirkonstancoj estas troveblaj ĉe la Zostero (Zostera), kies fekundigo okazas subakve. Zostero estas la sola florplanto subakva. Ĝia hejmo estas la marbordoj eŭropaj, malgrandaziaj kaj nordamerikaj, kie ĝi formas tutajn subakvajn herbejojn. Rimarkinde estas, ke la nomita kreskaĵo mankas ĉe la marbordo afrika.

Plej konata kaj plej ofta estas la speco Zostero mara, iom gramenforma kelkjara planto, floranta dum la monatoj junio ĝis aŭgusto. La Zostero nana (Z. nana), planto laŭnome malpli granda ol ja ĵus menciita speco, estas malpli ofte trovebla.

La ornitofiloj estas nure tropikaj. Unu el ili estas la genro Eritrino (Erythrina)[1], apartenanta al la familio legumenozoj (Leguminosae). Eritrino ampleksas ĉirkaŭ 30 specojn. La plej multaj el ili estas arbformaj, kies trunkoj kaj branĉoj tre ofte estas armitaj per pikiloj akraj. Ilia surpolenigo okazas pere de tropikaj sun- kaj miel-birdoj. Ankaŭ la sudamerika Tokomo (Tocoma) el la subfamilio Tokomeoj (Tocomeae) estas tute ornitofila. Ĝian fekundigon okazigas la amerikaj kolibroj.

Sed la plej karakteriza ornitofilo verŝajne estas la Markgravio nepentoida (Marcgravia nepenthoides), unu el la 16 specoj de Markgraviacoj (Marcgraviaceae) de Tropika Ameriko. La Markgravioj estas epifitaj, t. e. ili vivas sur aliaj plantoj, kiel ekz. faras la preskaŭ ĉie konata Hedero (Hedera), alkroĉanta sin per kroĉilaj radikoj, ne forprenante nutraĵon de la planto surirata de ĝi.

La Kalo[2] marĉa (Calla palustris), vivanta en la terfejoj kaj marĉoj de la malnovaj terpartoj, Azio, Afriko, Eŭropo kaj plue en la Atlantika Ameriko, verŝajne fekundiĝas pere de limakoj.

La plej multaj el ĉiuj polenproduktantaj plantoj estas anemofilaj aŭ entomofilaj. Preskaŭ ĉiujn plantojn, kiuj havas malgrandajn solestarantajn modestajn aŭ senpetalajn florojn, oni povas alkalkuli kun sufiĉa certeco al la anemofilaj, tiom pli, kiam la samaj plantoj produktas la polenojn amase. Al tiu speco apartenas ekz. la Amentacoj (Amentaceae) Korilo (Corylus), Poplo (Populus), Alno (Alnus), Betulo (Betula) kaj Saliko (Salix). Ĉiuj havas la grandamase polenfabrikantajn virinajn florojn, nomatajn amentoj. Estas rimarkinde, ke Korilo avela (Corylus avellana) en Mez-Eŭropo jam floras komence de februaro.

La polenproduktado de la du anemofilaj kosmopolitaj kaj valoraj kulturplantoj Sekalo (Secale) kaj Tritiko (Triticum) estas tiel granda, ke dum la florado super la kreskejo de la nomitaj plantoj vidiĝas netravideblaj polennuboj pro la ventado.

Ankaŭ la specoriĉa Rumekso (Rumex), plue la Urtiko (Urtica) kaj la 76 specojn ampleksanta Taliktro (Thalictrum) el la familio Ranunkolacoj (Ranunculaceae) estas anemofilaj. Rimarkinde estas ankoraŭ, ke la anemofilaj Parietarioj kun iliaj 7 specoj uzas apartajn ilojn

por alĵeti la polenojn el la anteroj por transportigi ilin de la vento

  1. Laŭ E. Boirac “Plena Vortaro“ — Eritreno, speco da fabacoj (Erythrinus), Red.
  2. Eble Kalto (Caltha)? — Red.