Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Subite li elpoŝigis la ĉokoladon. Rigardante ĝin, li murmuris: “Kvankam mi tre volonte manĝas ĉokoladon, tamen mi ne manĝos tiun ĉi“. Li ŝovis ĝin denove en la poŝon kaj daŭrigis sian marŝadon. Fine, ŝajne, li tre grave decidiĝis. Li ekmarŝis returnen, rekte al la loĝejo de la muelejposedanto. Alveninte ĉe la enirejon, li premis la sonorilbutonon. Baldaŭ aperis la posedanto ĉe la pordo, mirigita pro la subita reveno de Karl, kaj demandis lian deziron. Tiu ĉi elpoŝigis la ĉokoladon kaj redonis ĝin dirante:

— “Mi ne volas havi vian ĉokoladon!“

— “Kial?“ — demandis mirege la alparolito.

— “Ĉar mi esperis pli valoran donacaĵon farinte al vi tiel multe da servoj. Estonte mi nur plenumos sendato-servojn, se vi donos al mi kompenson.“

Dirinte tion, li prezentis sian dorson al la surprizito kaj foriris. Sed nun la surprizo estis for kaj tiu sinjoro, al kiu ĝis nun eĉ similaĵo ne okazis, koleriĝis. Certe li estus vangfrapinta la knabon, se tiu ne jam estus forkurinta. Malŝarĝinte la koleron per insultvortoj, li rapidege fermis post si la pordon. Depost tiu ĉi tago, Karl ne plu venis la muelejon.

La patrino estis farinta la ĉefajn laborojn por la festo. Ŝia edzo jam revenis de la laborejo, kiam Karl, ankoraŭ ekscitita, revenis. La akra rigardo de la patro tuj rimarkis lian maltrankvilon. Post afabla intersaluto la patro demandis: “Nu Karl, kio okazis al vi?“. La knabo iom embarasiĝis. Tamen li ne hezitis rakonti ĉion, kio okazis. La patro seriozmiene aŭskultis. Kiam la filo estis finrakontinta, la patro tuŝetis karese liajn harojn molajn. Malgraŭ, ke la respondo kontentigis la patron, li restis serioza. Ankaŭ la rideto la tutan vesperon ne vidiĝis, dume la knabo esploreme rigardis siajn donacaĵojn prokristnaskajn, kaj forgesis tiun epizodon.

La simpla kristnaska soleno pasis kaj la gepatroj estis enlitigintaj sian infanon. La patrino observis la strangan konduton de sia edzo kaj demandis pri ĝia kialo. Post ioma hezito, li fine diris sincere:

— “Mia filo hodiaŭ hontigis min kaj donis al mi bonan instruon. Dekkvin jarojn mi laboras ĉe mia firmao. Kiam mi estis dungata de mia ĉefo, li ankoraŭ mem kunlaboris en malgranda laborejo; tio estas — li surmetadis laborveston kaj inspektis nin. Hodiaŭ li posedas mezgrandan fabrikon, plurajn aŭtomobilojn, vilaon en la urbeto kaj krome preskaŭ palacon en la grandurbo.

Ĉi tage mia ĉefo trairis la laborejon. Preterirante min, li haltis kaj rigardis fabrikatajn de mi laboraĵojn. Forironte, li prenis sian cigarujon kaj al mi donacis kvar cigarojn dirante: — “Jen fumu kelkajn cigarojn dum la festotagoj! “— Danke mi akceptis ilin kaj li pluiris. Nun mi hontas, ke mi ne tuj malakceptis la cigarojn. Post dekkvinjara laboro, dum kiu mi ege atribuis lian riĉiĝon, ili vere nur estas almozo. La