Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pagoj semajnaj, tiom malgrandaj, estis nesufiĉaj por vivtenado. Karulino, vi ja mem spertis tion! Post la festotagoj mi redonos la cigarojn, mi samagos, kiel estas aginta mia infano“.

Lia edzino provis konvinki lin, sed li insistis pri sia decido. Ree laborante, li kun kelkaj rimarkoj redonis ilin. Je la semajnofino li estis maldungita. Do oni senlaborigis lin malgraŭ, ke li estis bonsperta en sia fako kaj dekkvinjara kunlaborinto. Kiel tiaulo li bonŝancis ricevi tre baldaŭ okupon en alia fabriko. Li eĉ ricevis pli altan salajron. Tiel infano fariĝis instruanto de sia patro.

AŬRORAS
N. ĤREBTOVSKI

La kor’ per ritmoj frapaj himnoj teksas,
tra l’ arterioj fluas sangtorent’,
kaj mia korp’ sin plengracie fleksas,
samkiel kan’ movata de la vent’.

Matenaj ventoj faras min ebria,
la pulmoj trinkas freŝon de aer’,
kaj la anim’ en trema emocio
avide sorbas belojn de la Ter’.

Sed tra la cerb’ la vivon refraktante,
ne belon nur mi trovas en la mond’:
al Brila Or’ en prozo kaj en kanto
la bankaj pastroj mesas en la rond’.

Iliaj korpoj grasaj kaj fetoraj
kunplektis sin en fia bakĥanal’,
per la kunplekt’ gardante kun fervoro
la pompan tronon de la Kapital’.

Sed scias mi — jam flagras ruĝaj torĉoj,
jam per salut’ aromas flora ĥor’:
la Vivo ŝiras retojn de la sorĉoj
kaj filojn naskas por batala hor’.

Alvenos ili en trankvila iro
al ardaj faŭkoj de la fabrikar’
kaj kunfandinte volojn en aspiro
la Novan Sunon kreos por homar’.

La brusto spiru freŝajn uraganojn,
en ĝoja san’ tamburu mia kor’,
por povu mi kun aroj samcelanaj
ribelan Majon krei sen angor’!