Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
REDAKCIA ANGULO

Unu el la taskoj, kiujn povas sukcese plenumi nia “Aldono“ jam en la nuna ĝia amplekso, estas konigi al la S.A.T.-anaro progreson de la moderna literaturo tutmonda per mallongaj skizoj pri novaj verkoj kaj per interesaj fragmentoj el ili. Certe nian legantaron pleje interesas la verkoj kaj la verkistoj laŭ siaj ideoj plej proksimaj al nia klasa proleta ideologio ĝenerale kaj al la Sennacieca ideologio aparte, kaj eĉ ne preteririnda estas la ideologio por ni fremda, ĉar ni povos esti venkopovaj nur ti-kiam ni bone konos ne nur nian propran argumentaron, sed ankaŭ tiun de la kontraŭa tendaro. Ni ja celas kaj havas kiel taskon bone, en idealo perfekte, armigi nin spirite por konstruado de la novo. Necesas ankaŭ konfesi, ke la supreskizita laboro postulas por sia efektivigo certan kvalifikon, sed tiurilate nin povas helpi la juna literaturista fako de S.A.T. Ĝi ne prokrastu ekagi jam tuj, adaptante siajn laborojn al la kadroj de reala efektivigeblo. Kaj la skizita plano estas facile realigebla.

Jam skribitaj estis ĉi supraj linioj, kiam venis letero de k.do de Bruin promesas, ni ŝatus ricevi.)

Ĉiakokaze, kiel iniciaton, ni notu mallongan skizon pri unu el la lastaj verkoj de Wells, kiun ni ricevis de k.do Mark Starr (London). Ni esperas ĝin aperigi en la sekvonta numero.

El aliaj novevenintaj manuskriptoj ni povas noti du origin. rakontojn de k.do H. Remers; ili aperos pli frue ol la samtempe venintaj tradukaĵoj de l’sama k.do, el kiuj cetere tiu el R. Wagner estas multe interesa. Aperos ankaŭ originalaj rakontoj de k.doj N. Barthelmess kaj de Senheredigito. El versaĵoj aperos la originala de k.do N. Porgaĉevski (“La sonorado de l’koro“).

Inter tradukaĵoj venintaj taŭgas tiu el J. Lederer (“La homo kaj liaj dioj“). Volonte ni presus ankaŭ tradukaĵon de k.do Kurt Münzer, se ĝi ne jam estus presita (“Arbeiter Esp.-ist“, Febr. 1924). La tradukaĵo de k.do G. Velkert, kvankam bona stile, bedaŭrinde ne korespondas al la temo (“El la vivo de K. Marx“), estas tro likva, malvigla, senfakta. Ni tutkore petas la kapablan k.don sendi aliajn laboraĵojn, nur pli impresigajn, kundensigitajn, eble malpli science pedantajn, sed pli pulsantajn, pli aktivajn.

Strangan demandon metas al ni k.do O. Stöber: ĉu estus eble, ke li fariĝu kunlaboranto de la Aldono?! Ni ja preskaŭ en ĉiu n.ro invitas k.dojn partopreni en nia laboro. Tamen la ricevitan artikolon de k.do O. Stöber ni ne povas enpresi: la artikoleto tiutema ja estis presita en n.ro 41—42 de “S.R.“

La supraj notoj pri la venitaĵoj