Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Marto 1924.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA DEFENDO DE LA KOMUNO
(FRAGMENTO EL DUVOLUMO RAKONTO: “FLAMOJ“)
ST. BRZOZOWSKI

Mi ne rakontos pri la Komuno. Ĉiu el ni scias tiun historion de la urbo, kiu vidis, kiel ĉirkaŭzonas ĝin perfido, kiel ruze enretigas ĝin mensogo, kiel elfosas abismon kalumnio inter ĝi kaj cetera Francio.

Kiu scias, kio estas la novtempa historio, pririgardu tiun urbon de herooj kaj pensuloj — transdonitan al pereo per abomeninda pigmeo. Skrofola, cinika maljunulo Thiers — popolmortigisto — jen simbola figuro de l’ novtempa burĝaro. Trarigardu ĉi-tiun homon. Li jam ĉion komencis: militgloron kaj timemon de valutuloj, liberpenson kaj Kriston. Li eldiradis tiom da mensogoj, ke li mem ne scias, sin pripensinte, kiajn uzi esprimojn. Li eĉ tion ne bezonas, lia penso — estas senĉesa kontenteco pri si mem, pri propra ruzeco kaj lerteco. Ĉi-tiu homo havis neniam amikon, estis kun nenio ligita, flaris bankbileton kaj profitan reston de borskalkulo; de kio ĝi rezultas, estas tutegale. Patriotismo kaj revolucio, eklezio kaj malkredo, despotismo kaj respubliko, ĉio kaŭzis al li gajnon. Li eĉ ne povis ekpensi, ke ekzistas io neprofitema. Kiam Bismarck detronigis la kronitan arlekenon, Alfonson de ĉiuj ideoj — Thiers estis regata de du sentoj: de ĵaluzo al la feliĉa venkinto kaj de sprita penso, kiamaniere eltiri gajnon por si. En li, en lia aĉa animo, sin kaŝis ĉio-ĉi, kio vivas per fremda laboro, kio vivas per blindeco kaj popolmizero. Tremis pri la kara patrio, pri la kara Francio ĉio, kio ricevas renton. Laŭlarĝe de ilia vojo elkreskis grandega fantomo de urbo-heroo, urbo batalinta ĝis la lasta spiro, urbo bolinta, kiel vulkano, kaj ŝprucinta ideojn sur la tutan mondon.

Parizo, la sankta urbo de l’ homaro, estis neniam tiel grandioza, kiel dum la neforgesebla Komuno. La malespera batalo purigis la atmosferon. Homoj en danĝero sin sentis kunfratoj: Parizo renaskiĝis sub pafilegoj kaj bomboj, kiel ĉefurbo de l’ prudento kaj l’ homaro. Homoj ĉi-tie lernis fidi sin mem, lernis kuniĝi en la granda ĉiutaga verko, lernis morti sentim. La animo de l’ Komuno naskiĝis de heroecaj batalekskursoj. Kiam bomboj ruinigis domojn, parizaj virinoj kriis: al la armiloj kaj sur la remparon. La laboristo Parizo nenion ektimus, ĝi enteriĝus sub domruinoj — kadavraro, kiu pereis por la libereco.

Pri tiuj homoj oni diris, ke ili malamis la “patrujon“. Pri ili, kiuj vokis tra tuta Francio: pereu kun ni!