Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1923.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA GIGANTO KAJ LIA KIRASO
(El la Oculi-Fabeloj)
EDWIN HOERNLE

Estis foje giganto. Kiam li ankoraŭ estis tute malgranda, li estis kaptita de ĝibaj pigmeoj, kiuj sklavigis lin. Por ili plugis kampon kaj teksis vestaĵojn, muelis grenon, bakis panon, buĉis kaj kuiris. La giganto konstruis domojn por la pigmeoj, faligis por tio arbojn en arbaro kaj rompis ŝtonojn el roko. Li elterigis karbon, feron kaj oron. Li gardis malbelajn infanojn de la pigmeoj, portis ilin sur siaj brakoj, lavis iliajn malpurajn vindaĵojn kaj toleris ĉiujn iliajn kapricojn. Li estis tre diligenta, humila giganto.

Dank’ al tio liaj ĝibaj sinjoroj katenis lin per pezaj ĉenoj ĉe la manoj kaj piedoj: ili batis kaj puŝis, insultis kaj mokis lin laŭ ilia korplezuro. Kiam ili ĝuis karajn vinojn kaj bongustajn manĝaĵojn, kiuj por ili estis preparataj, la giganto devis sidi en angulo kaj maĉi sekan panon. La pigmeoj vestis sin per veluro kaj silko, sed al la giganto, kiu por ili faris la vestaĵojn, ili lasis nur kelkajn ĉifonojn. Dum la pigmeoj sidis en agrablaj ĉambroj kaj dormis en la plej molaj litoj, kiujn la giganto povis konstrui, li kaŭris, elpelita al la arda varmego de somero, samkiel al la malvarmega frosto de vintro, en kavernaĉo. Estis, kiel dirite, malbonaj, malindulgaj sinjoroj, la ĝibaj pigmeoj.

La giganto en sia junaĝo foje provis disrompi la ĉenojn. La pigmeoj batis lin ĝisvunde kaj lasis lin preskaŭ mortmalsati. Pro tio li kriegante ekmoviĝis, disrompis siajn katenojn kaj tre ektimigis la pigmeojn. Sed el la malproksimo oni ĵetis sur lin tiom longe per sagoj kaj ponardegoj, ĝis kiam li svenis kaj ensange falis teren. Kiam li vekiĝis, li estis pli katenita ol antaŭe. Kiel batita hundo li estis ŝtele reiranta en sian kavernon.

Tempo post tempo la giganto fariĝis pli maljuna kaj pli meditema. Ĉiam pli ĉagrenigis lin lia mizero. Dum la laboro li komencis mediti, kial do ĉio estas tia. La pigmeoj kompreneble diris, ke tio devas esti tia kaj ke tio ankaŭ neniam estis alia. Sed ĉi tiu informo ne plaĉis al la giganto. Foje, kiam li sola plugis la kampon, preterpasis fremda migrulo, kiu rakontis al li, ke trans la montoj ankaŭ loĝas gigantoj, ke ili estas duoble pli fortaj ol li, ke ili la kapon portas rekte kaj ke ili mem ĝuas la fruktojn de sia laboro. Ke ili estas liberaj kaj nenies servistoj. De ĉi tiu tago la koro de la giganto estis plena da sopiro kaj kolero. Tage kaj nokte li meditis, kiel li devus komenci por lokigi sin trans la montojn.

Baldaŭ la pigmeoj rimarkis, ke la giganto ion intencas fari. Dum la laboro li ofte murmuris, vespere li longe parolis kun si mem kaj donis kelkfoje obstinajn respondojn al la sinjoro, kiu lin precipe turmentis. — “Ni atentu“, diris la pigmeoj, duobligis liajn ĉenojn kaj starigis armitajn gardistojn, kiuj gardis la giganton.