Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1923.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Kiel mi nur povas pasi tra la eskorto de la gardistoj?“ — meditis la giganto. “Mi devas fabriki fortikan kirason al mi, kontraŭ la sagoj kaj lancoj“. — Kiam vesperiĝis, li iris en sian kavernon kaj komencis forĝi la kirason. Estis malfacila parto de laboro. Multajn vesperojn kaj noktojn la giganto sidis ĉe tio, ŝvitante kaj fleksante. Kiom ofte al li volis veni la dormo, li eksaltis, bategis per la pugno sur la amboson kaj vokis: “Mi volas esti libera“. Tio ĉiam denove donis al li novan forton kaj ĝojigis lin.

Foje rimarkis la pigmeoj, kion la giganto faris. Dum li dormis, ili iris en lian kavernon kaj disbatis la tutan kirason. Pro tio la giganto estis tre malgaja, sed li ne perdis la kuraĝon. Li forĝis novan kirason, duoble pli firman kaj fortikan ol la malnova. De nun al la pigmeoj ne plu estis eble disbati ĝin.

Ĉiuj pensado kaj meditado de la giganto estis de nun koncentritaj al la kiraso. Li faris kaskon, brustarmaĵon, dorskirason, tibiŝirmilojn kaj akran glavon. Kelkfoje diris voĉo en lia interne: “Nun estas tempo. Ekstaru! disrompu viajn katenojn, surmetu la kirason, prenu la glavon kaj paŝu tra la eskorton, trans la montojn!“ — Sed ĉiam la giganto kredis, ke la tempo ne jam estas veninta. Jen je la kiraso ankoraŭ estis io pliboniginda, jen ŝajnis, ke iu loko ne estis sufiĉe fortika; la glavo estis foje tro malpeza, alifoje tro peza. Tiel la giganto perdis karan tempon.

La pigmeoj intertempe ankaŭ ne estis senokupaj. Ili ĉirkaŭumis sian tutan landon per profundaj fosaĵoj, fosis kaptokavojn kaj baris la vojojn al la montoj per branĉbariloj kaj kaŝitaj kaptiloj. Ili ankaŭ venenigis siajn sagojn, por ke unu vundo sufiĉu paralizi la giganton. Kiam ili estis pretaj, ili mokegis la giganton, batis lin kaj devigis lin ankoraŭ pli labori ol antaŭe. — La giganto fleksis la nukon, ĉar li pensis: okaze de danĝero mi havos mian kirason. — De nun li laboris duoble pli fervore por ĝia kompletigo.

Tiel pasis tagoj, semajnoj kaj jaroj. Kiom ofte la pigmeoj batis lin, la giganto pensis: Nur atendu! Kuj li minacis per sia kiraso. Sed neniam li surmetis ĝin. Jam delonge ĝi estis preta. Do nun ĝi ŝajnis al li tro kara por fordoni ĝin al la ĵetaĵoj de la pigmeoj. “La kirason mi devas konservi“ — diris la giganto kaj gardis ĝin kiel sian pupilon.

Fine la giganto tute forgesis, kial li estis kreinta la kirason. Li ankaŭ forgesis la montojn kaj la landojn transe. Li kredis sin libera, ĉar — li havis la kirason. La saĝaj pigmeoj lasis al li la kredon kaj ridis sekrete, kiam li minacis. Ili sciis, ke la kiraso jam delonge estis tro granda kaj tro peza, por ke la giganto povu transpaŝi kun ĝi la montojn. Ankaŭ la glavo jam estis malakra kaj breĉa. “Vi estas tre potenca giganto“, — diris ili al sia sklavo, kaj la giganto eĉ ne rimarkis, ke oni nur mistifikis lin.

Diru, ĉu li ne estis tre malsaĝa, la giganto?

Tradukis el la germana Bässler.