Saltu al enhavo

Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1925.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Por pli klare kompreni tion, ni forgesu por kelkaj momentoj nian tubon kaj analizu kelkajn fenomenojn, bone konatajn al ni.

En via ĉambro lumas elektra lampeto. Ĝi lumas pro tio, ke elektra fluo varmigas kaj lumigas la metalfadenon de la lampeto. La elektra fluo aperas pro tio, ke ĝin produktas dinamomaŝino. La dinamomaŝino siaflanke estas movigata de vapormaŝino aŭ de naft- aŭ benzinmotoro. Kaj fine la lastaj funkcias nur ĉar en ili estas bruligata ligno, karbo, aŭ benzino.

En tiu ciklo antaŭ ni okazas jena serio da procedoj: bruligata karbo brulas (t. e. ĝia ĉefa konsistparto — la kemia elemento karbono kemie komponiĝas kun oksigeno de la aero) kaj produktas varmon; ĉi lasta vaporigas akvon kaj ties vaporo movigas piŝton de l’ vapormaŝino. Atentu — la varmo de karba brulado transformiĝas en movforton de l’ vapormaŝino. Nun la lasta funkciigas la dinamomaŝinon, kiu produktas elektrofluon. Refoje atentu — movforto de la vapormaŝino transformiĝas en elektron. Fine ĉi lasta, trairante la lampetan metalfadenon, varmigas ĝin ĝis la stato de lumado. Sekve — la elektro transformiĝis ree en varmon.

Varmon kaj elektron ni nomas — diversaj formoj de energio. La energio povas transformiĝi en sia formo, sed ĝi ne povas aperi senkaŭze, same ĝi ne povas neniiĝi.

El kio do aperas la varmo dum brulado de karbo? Estante energio, varmo ja ne povas aperi el nenio, nepre devas esti iu formo de energio, kiu dum brulado de karbo transformiĝas en la varmoformon de energio. Tiu formo estas la kemia energio. Dum la kemia procedo de brulado ĝi transformiĝas en varmon.

Nun ni revenu al eksplodaĵoj. Eksplodaĵo estas kemia komponaĵo ordinare de kelkaj ŝtofoj, plej ofte kun partopreno de nitrogena acido. Ekzemple,