Saltu al enhavo

Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Novembro 1925.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

piroksilino estas kemia komponaĵo de purigita kotono kun nitrogena acido. La ĉefa eksplodiva konsistparto de multspecaj dinamitoj estas nitroglicerino — la kemia komponaĵo de glicerino kun nitrogena acido.

Kaj jen la suprenomitaj ŝtofoj — piroksilino, nitroglicerino estas ĝuste la ŝtofoj, tre riĉaj je kemia energio, kiu kapablas en certaj kondiĉoj transformiĝi dum sia malkomponiĝo en varmoenergion. Ilian malkomponiĝon sekvas grandkvanta apero de gasoj, kiuj ĉe tre alta temperaturo, produktata de la elegata varmo, rapide disvastigas sian amplekson kaj kapablas fari certan laboron.

Tia rapidege okazanta transformiĝo de ŝtofoj en gasojn kun samtempe grandkvante eliĝanta varmoenergio estas nomata — eksplodo. La eksplodgasoj transformigas la varmoenergion en movforton, sekve ili kapablas fari certan laboron. Ĉar la kvanto da eksplodŝtofo estas regulebla, t. e. ni povas ĝin pligrandigi aŭ malpligrandigi — estas regulebla ankaŭ la rezultanta el eksplodo kvanto da laboro.

En aeroplana aŭ aŭtomobila motoro estas eksplodigataj tre malgrandaj kvantoj da benzino, kiuj sufiĉas por movigi piŝton de la motoro, sed ne sufiĉas por detrui la cilindron, en kiu la piŝto moviĝas. Kaj aliflanke ni scias bone, ke per eksplodo oni povas detrui grandajn kaj fortikajn konstruaĵojn, uzante por tio necesan, precize elkalkuleblan, kvanton da eksplodaĵo. Sekve oni povas diferencigi, reguligi, modifi la eksplodforton inter la efiko de gramoj, eĉ onoj da gramo — kiel minimumo, kaj multaj tunoj, eĉ miltunoj da eksplodaĵo — kiel maksimumo.

Tion ni ilustru ankoraŭ per kelkaj bildoj.

Antaŭ vi denove estas laboraĵo de lerta fotografo: vi vidas sur la bildo (2) precize kaptitan momenton de eksplodo. Estas eksplodigata ordinara tero, kies pecoj formas tiun ĉi belan faskon. Ĉirkaŭe de la eksplodo vi vidas dispecigitan teraĵon, sed vi ne trovas iujn ajn kavojn, kiujn vi rajtus atendi memorante la kavegojn, faratajn de eksplodoj dum milito. Sekve en ĉi eksplodo kvanto da eksplodaĵo estas prenita precize tia, kiu sufiĉas por dispecigi teron, sed ne disĵeti ĝin; rezulte la dispecigita tero falas sur la saman lokon, kie ĝi estis, kaj anstataŭ kavo ni havas nur profunde kaj bone dispecigitan teron. La eksplodaĵo tie ĉi faras laboron de plugilo kaj erpilo samtempe, sed multe pli perfekte, ĉar ĝi “plugas“ la teron profunde je unu metro. Tian “plugadon“ oni, ekzemple faras por planti vinberojn.

La sekvanta bildo (3) prezentas jam mallertan desegnaĵon de via konversacianto, sed espereble ĝi estas sufiĉe klara por ilustri la priskribon de alia utila eksplodo. Vi scias certe, ke por starigi telegrafmaston necesas fari sufiĉe profundan kaj sufiĉe mallarĝan kavon. Ordinare tio tre malbone sukcesas, se oni laboras per ordinara fosilo — por elĵeti teron el profundo de la kavo fosata, vi nepre devas larĝigi ĝian supran parton kaj poste, kiam la masto estas enkavigita, vi denove devas plenigi la malplenan spacon per tero. Kaj jen la eksplodo povas elfosi bonan cilindroforman kavon, tute ne similan al funelformaj kavoj dummilitaj. Por tio oni traboras teron en necesa loko kaj enmetas en la boraĵon stangon kun kelkaj eksplodpatronoj fiksitaj sur ĝi. La eksplodaĵo en ĉiun patronon estas metata tiomkvante, ke ĝia eks-