1-a Jaro, N-o 38
18. Junio 1925
Sm
»
/
Redaktoro: N BARTHELMESS Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT —” „Colmstrasse 1, Leipzig-Stotteritz 23, rue Boyer, Paris XX - El la “libera“ Ameriko La sekvantajn liniojn ni ĉerpas el la Bulteno de Internacia Ruĝa Helpo (junio), kiu donas la plej detalajn kaj precizajn informojn pri la monstra kondamno de niaj esperantistaj kamaradoj. Kiu ne konas la cirkonstancojn en la usona armeo, kiu ne scias, ke ĝuste la usona model-armeo estas klasa armeo unua-
Crouch ranga, kiu edukas siajn anojn ĉiurimede al ' amo de nacio;kaj posedanta klaso, kiu ne legis “Jimmy Higgins“ de Upton Sinclair kaj “Tri Soldatoj“ de John dos Passos, tiu ne volus kredi, ke estas ebla tia juĝo en la “libera“ usona Ameriko. La kruelaj, faktoj malfermos al multaj la okulojn. Junaj vivoj de idealistoj estas ruinigitaj, kaj mokride la reganta socio transiras al la tagordo. Por ni tamen la afero ne estas finita, ne povas esti finita. Kvankam malfortaj, ni devas ĉiam kaj ĉie klopodi kaj penadi, ke la maljustega verdikto estu nuli- “gita. Red.
Sur la insulo Hawaii en la Pacifika
Oceano, grave fortikigita ŝipara bazo de
Usono, la blanka teroro furiozas senbare.
Amerikanaj okupaciaj trupoj embrie sufo-
kas ĉian provon de ribelo de la indiĝenaj
kaj enmigrintaj laboristoj. Depost unu
jaro 12000 laboristoj en la sukerplantejoj
strikas. La gvidantoj de l striko kaj pli
ol 20 strikantoj estas arestitaj. Juĝejaj
verdiktoj estis faritaj kontraŭ ili. Multaj
mortintoj kaj vunditoj fariĝis viktimoj de
la provokoj de l' okupaciaj trupoj.
Tiu ĉi insulo momente estas la centro
de la grandegaj manovroj de la usona
“[ŝiparo, kiuj en la tuta usona burĝa gazet-
aro estas traktataj kun entuziasmo. Hozo-
lulu, la ĉefurbo de Hawaii, estas elkon-
struita fortikaĵo kaj formas apogejon de
l usona militarismo sur la vojo al Orienta
Azio.
Ankaŭ en la usona laborista gazetaro
hodiaŭ la nomo Honolulu staras sur la
unua paĝo, sed ne interligite kun la imperia-
lista milittudado. La laboristaj gazetoj
de Usono okupas ŝin pri skandala juĝo,
kiu estas farita de la milittribunalo en
Hawaii kontraŭ du soldatoj de la usona
okupacia armeo. La soldatoj Paŭlo Crouch
kaj Walter Trumbull estis kondamnitaj je
kvardek kaj dudekses jaroj da punlaboro,
ĉar ili revolucie estis agintaj en la armeo.
Antaŭ kelkaj monatoj la soldato Paŭlo
Crouch, skribisto de la usona armeo en
la Sheffield-kazerno sur Hawaii, fondis
Esperanto-kurson, kiun partopenis pluraj
soldatoj. La anoj de la kurso reprezentis
radikalajn opiniojn. Aperis artikolo en
la “Honolulua Informilo“ pri senatoro,
kiu indiĝenojn de la Filipinaj insuloj estis
malhelpinta, iri en urbon, en kiu striko
estis okazanta, ĉar la senatoro timis, ke
la indiĝenoj aliĝus al la striko. La kur-
Administranto: R. LERCHNER
Colmstrasse 1, Leipzig-StOtteritz
sanoj indignis pri tiu kazo kiel ekzemplo
de la kolonia subpremo kaj respondis al
la agmaniero de l senatoro per letero en
la “Informilo“.
La kursanoj simpatiis kun la komunismo.
Tial ili donis al sia klubo la nomon
Trumbull “Komunista Ligo de Hawaii“ kaj presigis leterfoliojn en la registara presejo de l 27. infanteria regimento. lIli ne sekrete agis rilate al la fondo de l' Komunista Ligo de Hawaii. La militistaj aŭtoritataj treege maltrank- viliĝis pri la malgranda Esperanto-kurso, ĉar ili sendis spionom kun la nomo Eugene M. Fisher, kiu devus akiri la konfidon de la membroj kaj partopreni la kurson.