Paĝo:Sennaciulo - 18 Junio 1925.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En unu kunveno, kiun ĉeestis Fisher, estis skribita letero al la Komunista Internacio, en kiu ili tutplene aprobis la vidpunkton de la Internacio. Sekvantan tagon, la 19. februaro, ili estis arestitaj — la tuta klubo, kompreneble escepte de Fisher. Tuj estis preparataj aranĝoj por ilia baldaŭa kondamno.

Kvar el la soldatoj estis akuzataj. La akuzo unue apogis sin sur leĝo, kiu deklaras, ke sekreta societo estas tia, kia ne estas konfirmita de la ĝenerala guvernoro. Plue ili estis kulpigrataj, esti malobeintaj la paragrafojn 96 kaj 62 de la armea punkodo, kiu rilatas al “malbona konduto“ ktp. kaj traktas krimojn kiel “malatento de deĵoraj instrukcioj“ ktp.

La ĉefa ŝarĝanta atestanto estis la spiono Fisher. Li eldiris, ke Crouch persvadis lin, fariĝi membro de la Ligo kaj ke Crouch diris, ke li alcelas la perfortan renverson de l’ registaro. La spiono ankaŭ estis farinta sciigon al la aŭtoritatoj pri la letero al la Komunista Internacio, kiu estis retenita de la militist-aŭtoritato.

Crouch deklaris, ke li ne petis la kaporalon Fisher, fariĝi membro de la Ligo, sed ke ĉi tiu neniam estis membro, plue, ke la mencioj de Fisher pri laŭdiraj elparoloj de Crouch estas malveraj. La Ligo evidente ne estis sekreta organizaĵo. Sur bazo de la leĝo de Hawaii de 1884 la puno por tielnomataj sekret-organizaĵoj, kiuj ne posedas la permeson de l'guvernoro, estas tridek tagoj ĝis 1 jaro da malliberejo kaj monpuno de 100 dolaroj.

Dum sia enkarceriĝo la soldatoj estis traktataj brute kiel politikaj kaptitoj. Crouch tiel malbone estis traktata, ke li devis estis transportata en hospitalon. La tribunalo deklaris Crouch kaj Trumbull kiel gvidantojn. Crouch unue estis kon- damnata. Li ricevis 40 jarojn da pun- laboro. 26 jaroj da punlaboro. La aliaj soldatoj ankoraŭ atendas sian kondamniĝon. Hawaii estas bazo de l' usona imperia- lismo. La intereso de la mondo direktiĝas nun al la ŝipar-manovroj, kies centro estas Hawaii. Hawaii estas la plej grava bazo de l' imperialistaj operacioj de Usono en la Pacifika Oceano. Plue ĝi estas kampo de l kolonia ekspluatado. Miloj da in- diĝenoj, filipinanoj kaj japanoj, sentas ĉi tie la maldolĉan ekspluatadon kaj milita- risman tiranecon, kiu propras al ĉiuj kolonioj. La simpatioj de la persekutataj soldatoj estis kun la ekspluatataj laboristoj kaj kamparanoj de l Hawaiiaj insuloj. lIli ne faris krimon. lli studis esperanton, ili reprezentis opiniojn, ili estis membroj de la Komunista Ligo de Hawaii, kaj de “panio. Trumbull estis kondamnata je|

nenia sekret-organizaĵo, ili posedis litera- turon kaj sendis leteron aŭ provis almenaŭ. sendi, al la Komunista Internacio. Estas interese, ke la laboristoj de Hawaii jam de kelkaj jaroj rimarkigas sian ribelemon kontraŭ la militestreco en sia granda ĉef- urbo Honolulu. Strikoj en la rizkampoj kaj plantejoj estis oftaj. Nun la milit- estroj okazigas grandajn ŝipar- kaj arme- manovrojn, kiuj kontrolu la solidecon de Hawaii kiel milita kaj ŝipara bazo. Jen la kaŭzoj, kial tiom bruteca verdikto estas farita kontraŭla soldatoj Crouch kaj Trumbull, En la laborista movado de Usono la juĝo estigis grandegan indignon. Maskun- venoj kaj laborist-organizaĵaj alvokis por protesto. La laborista gazetaro dediĉas al la kazo detalecajn artikolojn, kaj la usona sekcio de l' Internacia Ruĝa Helpo jam komencis la lukton kontraŭ tiu ĉi terorjuĝo. La verdikto— Ŭuj- du soldatoj, kiuj kiel la unuaj en la usona mercena- rula“) armeo manifestis sian solidarecon ne nur kun la amerikana, sed eĉ kun la kolonia laboristaro, estas ekstreme grand- signifa. La usona burĝa gazetaro ne kaŝas, ke la nunaj gigantmanovroj en Pa- cifika Oceano estas direktitaj kontraŭ Ja- Illi estas la malkaŝaj preparoj al la nova de multaj jaroj: minacanta mond- milito. datoj en la centro de la militaristaj pre- paroj estas minaco, kies signifo superas larĝe la kadron de l' malgrandaj hawaiiaj insuloj. Ĝi estas provoko de l” usona imperialismo, kiu fondis sian internan kaj eksteran politikon sur la kreo de rasa intermalamo kaj fendoj inter la laboristoj de l' diversaj naciecoj interne de Ameriko. Crouch kaj Trumbull manifestis la interes- komunecon de la laboristoj de ĉiuj koloroj kaj nacioj, la intereskomunecon kun la Sovet-Unio.


Kio okazas en Aŭstrio? Faŝistoj mortigas.— Lokaŭto de tekslabor- istoj.— Klasa justeco.— Pliakriĝo de la klas- kontrastoj. La industriregionoj de Aŭstrio similas vaporkaldronon, en kiu estas bolanta akvo, kaj kiu, ŝajnas, iom post iom ne plu tenos tiun premforton. Certe ĉiu k-do estas informita, ke faŝistaj bandoj, post elekto de Hindenburg kiel prezidanto en Germanio, denove vekiĝis, precipe en Aŭstrio. Jam 3 anoj de socialdemokrata ŝirmligo estis viktimoj de tiuj aristokrataj bandoj, kiuj plej grandparte konsistas el aŭskultantoj de niaj ŝtataj altlernejoj. Iliaj kapitanoj kompreneble estas la ekskolon- eloj ktp., kiuj de post longa tempo timis nian respublikon, kiel talpo la lumon. La lasta k-do estis tiel kruele mortigita, ke post du tagoj ankoraŭ oni bone povis ) dungitula.- La agado de tiuj ĉi usonaj sol-

staron. Red. konstati sekan sangmakulegon. sur. loko, kie li mortis pro la revolucio. Faŝistaj bandoj solenis memorfeston en proksim- eco de Mŭ6dling (najbara urbo de Wien) por honori mortintojn dum mondmilito. Ĉu ili eble havis la opinion ke la milit- viktimoj vekiĝos? Ve al vi, fikapitalisto, — se ili vekiĝus! En nenia lando estus anguleto, kien vi povus rifuĝi! Post fino de la memorfesto ili marŝis en direkto al laborista kvartalo, ankaŭ unu ŝarĝaŭto- mobilo partoprenis, kaj ilia kapitano majeste rajdis sur ĉevalo. 3 anoj de socialdemo- krata ŝirmligo, kompreneble sen armiloj,— kontraŭstaris al 70 faŝistoj, kiuj estis arm-- itaj tre forte per revolveroj, buĉtranĉiloj, bastonoj ktp. Du per rapida kurado savis. sin, bedaŭrinde la treege amata k-do Leo- pold Miller kiun estis sendinta la social- demokrata partio kiel reprezentanto en komunumon Modling, estis la kruelega vikt- imo kiun ni post ses jaroj travivis. Ni perdis unu el niaj pioniroj de. l” socialis- mo, al ĉiuj gek-doj Leopold Mŭller estu vivanta simbolo de l' socialismo. Kelkajn tagojn post tiu malĝoja sciigo nia proleta- riaro denove estis surprizita, nome 15000 tekslaboristoj estis antaŭ unu semajno lokaŭtitaj, nur pro tio ĉar ili postulas pli- altigon de l' salajroj, por ke fine la dom- mastrinoj: povu satigi siajn malsatajn in- fanojn. semajno, kio kostas 56000 kronojn (5 ŝil. 60 groŝojn!. En tiu lokaŭto partoprenis ankaŭ la teknika oficistaro, ĉar teksej- posedantoj intencis eluzi tiun ĉi lokaŭton por ripari la jam delonge necesajn difekt- itajn maŝinojn. Sed nun la entreprenistaro mordis je granito?) La aŭstria proletaro kun streĉa atenteco sekvas la juĝadon de. la akuzitaj faŝistoj, kiuj murdis nian k-don Mŭller. Jam nun ni povas konstati ke la faŝistaj akuzitoj, kvankam ili estas murd- istoj, plej milde estas punotaj, kontraste al ribelintaj karbminejlaboristoj de Griinbach (ĉe neĝmontaro). Multaj fabrikoj faris sim- patistrikojn de 1/» horo kaj protestis pro la maljusta agmaniero de nia registaro. En kelkaj vilaĝoj koleriĝis la laboristaro pro alvenigo de ĝendarmoj, kaj oni ne miru, se malgrandaj bataloj okazus. Nun, gekamaradoj, el tiu ĉi malgranda elĉerpaĵo el aŭstria marĉo, oni vidas, ke la burĝaro prepariĝas por enlanda milito. Kiam venos la tempo, kiam ne plu la. proletariaro tenos la nukon sub la jugo? Nur tiam ni povos voki: “Nun ni estas liberuloj.“ SAT-ano n-o 857.


KORESPONDEJO 5089. Jes,— kvankam nur eldonebla fine de nuna jaro. 4967. La belan versaĵon mi transsendis al S.R.: 4663. Ric. viajn art. Sama temo jam ra- portita en n-o 32. 4028. Mi resendos la leteron tuj post uzo. Red. 1) 1 dol.= 70635 kronoj. Red.. 2) Parolturno: trafis fortegan kontraŭ-