Paĝo:Sennaciulo - 18 Junio 1925.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sama rajto por ĉiuj en Germanio

La intertraktadoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj ĉiam finiĝis laŭ deziro de la unuaj. Por ili ne sufiĉas obstine venki en malgrandaĵoj, ili provas kaj sukcesas en grandaĵoj. Tion pruvas sekvantaj ciferoj.

Por militviktimoj la respublika, demokrata regna parlamento ne volis aprobi 150 milionojn por plibonigo de la rentoj; samtempe la Ruhr-industriistoj donace ricevas, sen parlamenta decido, 700 milionojn.

Al nevundita generalo Ludendorff la glorinda respubliko alŝovas monatan “renton“ de 1830 mk; por invalido de mondmilito kapitalista devas sufiĉi 16 mk. en sama tempo.

Majorvidvino bezonas 780 mk., sed por vidvino de laboristo nur monate estas

disponeblaj 12 markoj.

H. W., Dresden.


Maja festo en Japanio

Multnombra partopreno, ankaŭ de laborantaj virinoj. — Multeco de polica gardistaro en la ĉefurbo kaj en Nagoja. — Arestoj. — La devizoj de ĉi-majo.

Tokio: Pli ol 10000 laboristoj en Arimagahara kolektiĝis por festi ĉi-tagon en la nomo de l’ tutmonda proletaro. Ĉ. 150 virinoj aliĝis. Estas notinde, ke pli ol 40 virin-konduktoroj (de tramoj) estis inter la kunvenintoj. Ĝis la lasta tempo oni ĉiam plendis kaj riproĉis, ke japaninoj ne estas klaskonsciemaj. Ĝis nun konduktoroj de la tramo estis nur viroj, kaj de aprilo, prove virinoj estis dungitaj. Malgraŭ tio pli ol 40 forlasis la postenon en ĉi-tago kaj aliĝis la festantojn.

La paroladoj komenciĝis, kaj la oratoroj sekvante unu la alian stariĝis sur la estradon, kaj unu post la alia al ili estis malpermesite paroli de gardantaj policanoj. K-dino Sedo Hacuko elveturis el Kiuŝu’a mino, 780 mejlojn ĝis Tokio, kaj partoprenis. En ĉi-tago ĉ. 3000 policistoj gardis, — malhelpis! Posttagmeze oni faris demonstracion ĝis Ueno, malgraŭ ĉiuspecaj malhelpaĵoj flanke de la policistoj. En ĉi-tago 260 kamaradoj estis arestitaj de la policanoj. Ĉiuokaze pli vigle ol en la lasta jaro la tago estis festita. Ekz. en Ŝibaŭra elektra stacio, el 2500 laboristoj nur 450 ĉeestis en fabrikejo. Ti-kiuj ĉeestis, estis preskaŭ nur la laborantoj en oficejo, kaj tial laboron ili ne povis fari. Kaj en Hakubunkan-presejo nur 30% ĉeestis por labori, en Oki elektra Ko. nur 7, Nippon elektra Ko. 200 el 800 venis, kaj en Suzuki Cemento Ko. neniu venis laborejen!

Osaka: Pli ol 20000 laboristoj, kamparanoj, teksistinoj kunvenis en Nakanoŝima parko kaj festis. Poste ĝis Tennoĵi parko ili faris demonstracian marŝadon. Tre vigle oni festis la tagon.

Kioto: Ĉ. 2500 kunvenintoj faris demonstracian marŝadon. Inter la kolektiĝintoj sub la standardo laborista 2 kinema-aktorinoj estis trovitaj.

Nagoja: Eble plej severe en Japanio la festantoj ĉi-loke estis premitaj de la policanoj. Sama nombro de policistoj estis metita por 600 kunvenintoj. En Curumai-parko oni festis la tagon.

La moto de la ĉi-maja festo estis:

1. Por senlaboruloj la registaro faru savagadon.

2. Por kamparanoj ne bienposedantaj donu rajton.

3. Entombigo de la bilo kontraŭ socia movado.

SAT. 2455


El sovetlanda urbeto

Ni eltiras la sekvantajn liniojn el letero adresita de k-do loĝanta en ukrainia vilaĝego al korespondanto en okcidenta Eŭropo, kiu deziris por klarigo detalojn pri la sovetlanda vivo. Ĝi certe interesos multajn el niaj legantoj.- Red. La nova administrado: strukturo de sovetoj. — Dum periodo de civila milito.— Lernejaj aferoj.— Legejoj kaj aliaj kluboj por pien- kreskuloj.— Fizika hulturo.— Infana (pio- nira) movado.— La partopreno de l kamparo. .. Nia urbeto estis antaŭe “ujezda“ kun ĉ. 12 miloj da loĝantoj (“ujezdoj“ estis nomataj „partoj, je kiuj estis divititaj la “gubernioj“); ĝia ujezdo, t.e. areo de -ĝia administreco, atingis ĝis 10 000 kv. km. (ĉi-tio, nature, estas troa por tia nesignifa centro. Post la revolucio ĝia ujezdo estis dividita en du partojn, kaj “sfero de ! administrado duoble plimalgrandiĝis. Fine en 1923, kiam la rajonig-reformo neniigis la ujezdojn en Ukrainio, ĝi fariĝis “rajona centro“ (ĝia rajono") enhavas ĉirkaŭ 650 kv. km. kaj kalkulas entute ĉirkaŭ 67500 loĝantojn), subigita al “di- strikta“ centro (ĵitomiro, kiu estas sam- tempe ankaŭ gubernia centrejo), kiu, post estonta (en ĉi-jaro) neniigo de gubernioj, estos interligita senpere kun la respublika centro— Ĥarkovo. Tia estas la nova „triŝtupa“ sistemo de administrado en Sov.- Ukrainio: la centro administras distriktojn, la distriktoj= „rajonojn, la rajonoj— 'vilaĝsovetujojn“ aŭ simple vilaĝsovetojn, kiuj unuiĝas po 3--5 ĝis 7 vilaĝoj: Cen tro Distrikto Distrikto Distrikto | Rajono Raj. R.R.R.R. Raj. Raj. Rajonoj var VISIS ALSI SS Vs: Vilaĝaj Sovetoj Sed administri ĉe ni ne signifas sufoki per la severa centralismo, sed simple laŭ- plane reguligi la lokan laboron, celkon- forme distribui niajn malabundajn mon- rimedojn ktp. La rajonoj havas siajn buĝetojn, kaj de ĉi jaro eĉ ĉiu vilaĝso- veto havos sian etan buĝeton, kiu estos ekzekutata el parto de kampar- (land-) mastruma depago, ĉetenata per la lokoj speciale por tio. Kompreneble estas, kian signifon havas tia memstareco de l' lokoj por la disvolvo kaj manifestiĝo de ilia aktiveco— tia masaktiveco, kia estas ĉefa kaj sola apogo de l sov. potenco. La urbeto mem multe suferis en tempoj de l civila milito, ĉar, kuŝante en apud- “ rajono— subdistrikto.— Red.


3


kordona regiono, ĝi estis areno de mal- amikaj agoj de ĉiuj interbatalintaj fortoj (petluranoj, poloj, bolŝevikoj), estis ofer- dono de kanonadoj, judbategadoj ktp. Estis ruinitaj ne malpli ol 100 domoj, el kiuj ankoraŭ ĝis nun staras ĝuste en la centro de l urbeto ne malpli ol 40, neniel ornamante la aspekton kaj plimal- vastigante la utilan (loĝeblan) areon. Ĉar ni estas ankoraŭ tro malriĉaj por finleki tutajn niajn vundojn kaj tute restarigi nian ekonomian sanecon. Kial?— Car ni estas ankoraŭ solaj. La loĝantaro de l' urbeto signife mal- kreskis post militaj okazantaĵoj. Tamen la vivo ne ekdormis: la revolucio alportis kun si refreŝiĝon de l' kultura ekzistado. Vere, ke la lastan tempon antaŭ la milito N.-V. havis 9 lernejojn kun 1800 ge- lernantoj (infanoj) kaj 57 pedagogoj, kaj ke nun la nombro de lernantaj infanoj estas nur 1100 (en 5 lernejoj) kun 35 in- struistoj, t. e. komparate kun la antaŭ- milita situacio, la nombro de lernejoj kun- metas nur 55 proc., la nombro de infanoj- lernantoj kaj de pedagogoj— 61 proc. Sed rememorante, ke tuta loĝantaro de l urbeto atingas nur 80 proc. de antaŭ- milita, ni devas konfesi, ke l' nivelo de infana klerigo ne tiel malkreskis (antaŭe lernis 15 proc. da loĝantaro, nun 11,5 proc.) Krom tio— la fenomeno tute nova— la revolucio donacis al N.-V. tri specialajn lerninstituciojn por plenkreskaj kun 260 lernantoj kaj 15 pedagogoj: Pedagogiaj Kursoj (“Pedkursoj'), nia Partlernejo (Vv. “S.“ n. 24) kaj landmastruma lernejo por idoj de landdungitoj, aŭ “batrakoj“ (“Ba- traka Lernejo). Do ni havas nenian kaŭzon plendi la krutan falon de nia kultura nivelo post la revolucio, aŭ nian “resovaĝiĝon“. En la rajona kadro estas tia stato: Nombro de lernejoj: 45 =„ lernantoj: 3200 i» instruistoj: 60 Mi revenas al la urbo, Antaŭ la revo- lucio el “kultur-klerigaj“ institucioj por plenkreskuloj ekzistis nut “Domo de nobla kuniĝo“ kun kartludado kaj lotoo kaj “Militista klubo“ por oficiroj. Ĉe “Mil. klubo“ estis biblioteko; la alia ekzistis— publika; ambaŭ havis entute ĉirkaŭ 10 milojn da libroj, el kiuj 3/4 estus meniigendaj (pro ilia netaŭgeco), se ne ili estus dis- rabitaj dum civila milito. Nun LUN havas ukrainan “Laboristvilaĝanan Ejon“ kun preskaŭ 1000 membroj (nur profliganoj kaj malriĉaj kamparanoj), kun 100—300 ĉiutagaj vizitantoj, kaj kie funkcias biblio- teko (1000 volumoj da belaj libroj, 400 abonantoj, 32 moveblaj bibliotekoj por la vilaĝoj), legejo (60 vizitantoj ĉiutage), grupoj por likvidado de nelegiveco, tiu malhonesta heredaĵo de l' pasinto (70 lern- antoj), ĉirkaŭe 20 rondetoj (kluboj politikaj, natursciencaj, artaj, sportaj k.a.), 6 profesiaj “anguloj“ (kun apartaj bibliotekoj ktp.), scenejo k. s. En la sama “Ejo“ kuniĝas preskaŭ ĉiutage tiu aŭ alia proforganizaĵo por sia urbkunsido aŭ rajonkunveno, anoj de “komitato de malriĉaj kamparanoj“,