organizitaj virinoj,” anoj de “Komunista Ligo de Junularo“ (komjunliganoj) ktp. Nature, ke gejunularo plipezas laŭnombre, sed nur plipezas,— kaj la plenkreskuloj prezentas ankaŭ signifan partumon. Ne estos sen intereso por vi ekscii, ke, krom la ukraina, antaŭ ne longe estas, organi- zita ankaŭ germana “Bauernheim„ disvol- vanta. iom-post-iom sian laboron “(en nia rajono loĝas multaj germanoj; unu el urbaj lernejoj estas ankaŭ germana— kun 130 lernantoj kaj 8 instruistoj). La fizkulturo (gimnastiko, sporto) tute forestis antaŭ la revolucio. Nun komencis sian funkciadon “Sofik“ (Soveto de fizika kulturo), kiu entiris dum 3 monatoj jam kvincent infanojn kaj 150 gejunulojn; sed la afero kreskegas.. Kreskas ankaŭ la infana kom.-movado, kaj ekzemple la ves- peron de l sama tago, kiam mi akceptis vian leteron, 60 geinfanoj publike elparolis la solenan promeson de l' juna pioniro “fortike stari por la afero de l laborista klaso en ĝia batalo pro liberiĝo de labor- istoj kaj kamparanoj de l tuta mondo“, kaj ricevis la ruĝajn kravatojn; la plej juna ne havis ankoraŭ plenajn 10 jarojn, tamen estis aligita' “pro aktiveco. La tuta nombro de l pioniroj estas (sen kamparo) ĉirkaŭ 500... Nu, kio ankoraŭ? 4 scenejoj en la urbo (kontraŭ du antaŭrevoluciaj), kino... Sed la urbeto ne ĝuas sola, nedividinte kun kamparo, tiajn bonojn. de l” vivo— kaj tia egoista trajto estis tre karakteriza por la antaŭrevolucia urbo ĝenerale. Vi jam vidis, ke ekzistas en N.-V. speciala agro- -lernejo por batrakidoj, ke le vilaĝ- anoj, estas kutimaj gastoj de l' “Lab.-Vil.- Ejo. Aldonu al tio, ke en la urbaj lernejoj lernas ne malpli ol 40 proc. da kampar- anidoj, ke ili konsistigas 60 proc. da ped- kursanoj kaj 50 proc. da partikursanoj; ke en la Xajono ekzistas jam 35 vilaĝaj “legdomoj“ (aŭ “domoj-legejoj”); kel'rajona profcentro (Profsekretariejo) speciale sin devigis efektivigi “kultĉefecon“ super unu el vilaĝ-sovetoj de l' rajono, ke nia Part. Lernejo la samon faris por alia v.-soveto, La Rajona Ekzekutiva Komitato (REK)— por la tria ktp.; ke niaj partikursanoj kun pedkursanoj kaj la lektoroj ĉiusemajne vizitas laŭplane tutajn la plej proksimajn vilaĝojn (iafoje en distanco de 15—20 km) por kultlaboro— kaj vi ekvidos, ke la kamparo ne estas forgesita. (Finota.) G. Filipov.
Kion parolas ciferoj?
El raporto de Popola Komisaro de
SSSR k-do Sokolnikov al la III-a Tut-
sovetia Kongreso de Sovetoj (19. V. 25)
ni ĉerpas jenajn interesajn ciferojn, kiuj
ebligas al ni observi kiajn ŝanĝojn kaŭzis
la revolucio en buĝeto de iama Rusio:
En la buĝeto de carisma Rusio elspezoj
por armeo- kaj ŝiparo okupis 26,89o de
la tuta buĝeto, en la buĝeto de SSSR—
elspezoj por kovri ŝtatajn
prunteprenojn— ĉirkaŭ 129/0 en la cara
=
tempo kaj 3990 nun. Same malkreskis iom la elspezoj por la enlanda admini- strado. Rekompence kreskis kompare kun la cara tempo. jenaj elspezoj: por la popola klerigado kaj sanigado estis elspezate en la antaŭa Rusio 5,99/9 de la buĝeto, nun— 119/o, por subteno kaj disvolvo de agri- kulturo— 3,99/9 antaŭe kaj 89/o nun, por subteno de industrio respektive 19/o kaj 69/0 kaj por subteno de transporto—| respektive 309/o (inkluzive la elspezojn de privata fervojaro, nun nacionalizita) kaj 3890. Tiuj ciferoj estas vere atentindaj, kvankam ili parolas dume nur pri la tendencoj de ŝtata mastrumado en Sovetio, sed ne pri li absoluta kresko de la bonstato. Ja la buĝeto de SSSR, kvankam duoble kres-. kinta dum lastaj 3 jaroj, atingas en nuna jaro nur 609/0 de la antaŭmilita rusia buĝeto kaj la landa poanima enspezo (t. e. sumo de ĉiuj enspezoj dividita je la kvanto de loĝantaro) nun prezentas nur 51 rub- lojn kompare kun 100 rubloj de la antaŭ- milita Rusio, kaj kompare kun 626 rubloj de nuntempa Usono. Se la senmilita periodo daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn, ni certe havos la eblon observi, ĉu la supre- montrita tendenco en la buĝeto de Sovetio rezultigos altiĝon de la landa poanima enspezo aŭ tion eble pli akcelas la tenden- coj, aplikataj en la landoj kapitalistaj.-
- 1516.
Sciigoj el Oriento
1. KarAaĥan— ambasadoro de Sovetio
en Cinio— estas nomita ĉefo de ĉiuj
diplomatoj en Pekin. En fino de aprilo
li legis lecionon pri Sovetio kaj popoloj
de oriento por ĉinaj studantoj en supera
lernejo Czim Gua. Li konsilis batali kontraŭ
okcidenta imperiismo kaj imiti Sovetion.
Karahan estis brue aa de. multaj
aŭskultintoj.
2. En komenco de ntajo en mezo de
Azio (ĉe lago Bajkal) okazis forta tertremo.
Glacio sur Bajkal rompiĝis neatendite. Pli
ol 35 glitveturiloj kun ĉevaloj kaj homoj
restis sur lago. Nur 16 el ili estas sav-
itaj. lli longe flosis en la lagomaro sur
glacipecoj. Irkutsk ne suferis pro la ter-
tremo.
3..Tra tuta Mongolio inter Urga, Ula-
sulaj kaj Kobdo estas aranĝata telegraf-
linio. Vojo inter Urga kaj Irkutsk estas
bonigata. Komerco inter Sovetio kaj Mon-
golio kreskas. Fama arkeologo Kozlov
trovis en Mongolio antikvan tombejon.
Ĝi entenis multajn objektojn el antikva
Grekio. La eltrovo pruvas, ke centra
Azio havis rilatojn kun Grekio antaŭ multaj
jarcentoj.
Amerikanoj same interesiĝas pri arkeo-
logio de Mongolio kaj en fino de aprilo
sendis jam trian ekspedicion tra Mongolio
el Pekin al Altaj-montaro.
4. En Kanton, Tjan-czin en komenco
de majo okazis grandaj kontraŭimperiismaj
demonstradoj. Sole en Kanton partoprenis
pli ol 10000 laboristoj, vilaĝanoj, soldatoj
En Pekin 3 studentoj estas mortigitaj an- taŭ domo de popolkleriga ministro, multaj studentoj estas vunditaj kaj arestitaj. En Ŝanĥaj strikis laboristoj de japana teks- fabriko Nagaj. Ĉan-Dzo-Lin daŭrigas mobilizon de sia armeo kaj minacas al Pekin. Maksim. Krjukov.
Brita nacia konferenco
de Internacia Laborista Helpo
en London
La brita ILH-konferenco, kiu dum mezo
de aprilo okazis en London, havis multe
pli ol macie limigitan karakteron per la
multnombra kaj viva partopreno de la
reprezentantoj de sindikataj organizaĵoj.
Por plene taksi la specialan signifon de
tiu ĉi intereso ĝuste de la anglaj sindi-
katoj por la ILH, oni devas memori, ke
la sindikatoj en Britio ludas influplenan
rolon, ke -ili politike havas pli grandan
influon ol la Labor-Partio, kaj ke ili am-
pleksas la membrojn de ĉiuj laboristaj
partioj, inkluzive la komunistoj. Tial ja
la britaj sindikatoj povis, ĉar ili en si jam
efektivigis kompaktan unuecon de la la-
boristaro, ankaŭ fariĝi la pioniroj de l' inter-
naciaj unuecigaj celadoj, kiuj nun kun la
devizo Amsterdam-Moskvo postulas la inter--
nacian unuecfronton de l' tutmonda prole-
taro sur bazo de la~ sindikatoj.
Sur tiu bazo renkontiĝas la celoj kaj
interesoj de l' sindikatoj kun tiuj de ILH.
Kio estas la britaj sindikatoj por la
laborista movado de Britio, unueca super-
partia organizaĵo, neŭtrala kvazaŭ fundo,.
sur kiu ĝeneralaj proletaraj klasinteresoj
estas reprezentataj kaj celkonformaj postu-
loj estas farataj, tio estas ILH kiel inter-
helpa organizaĵo en tutmonda skalo.
Kiom forta estas la kreskanta intereso,
tion montris la angla konferenco de ILH,
pruvita per jenaj faktoj: 165 sindikataj,
kooperativaj kaj partiaj organizaĵoj, repre-
zentantaj la plej gravajn organizaĵojn de
Britio, partoprenis la konferencon. (En la
listo ni trovas ankaŭ la nomon de la
Orient-Londona Esperanto Grupo Lab.)
La konferenco akceptis rezoluciojn, en
kiuj oni postulas la kooperadon. de la
sindikatoj kun la kooperativoj, kiel antaŭ-
kondiĉo por ampleksa help-agado de ILH.
La konferenco, kiu kunvenis, por solvi
organizajn demandojn, por prepari kam-
panion por la malsatantoj en Irlando, fari-
ĝis vere demonstracio por la internacia
kunligiĝo de l laboristaj masoj, ne nur
en la organizo de l' proletara memhelpo,
sed ankaŭ en la sindikata” movado.
TRA LA KLASBATALO
En Shanghai kaj aliaj urboj de Ĉinio
okazas grandaj strikoj, je kiuj partoprenas
centmiloj da laboristoj. Studentoj organ-
izis stratbatalojn, kiuj alprenis grandan
amplekson kaj estas direktitaj kontraŭ la
imperialistaj potencoj, kiuj sendis milit-
ŝiparon kaj regimentojn al la minacataj
„l regionoj.