Paĝo:Sennaciulo - 18 Junio 1925.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En Maroko la francaj trupoj retiriĝis preskaŭ senĉese. Abdel-Krim persiste ofensivas. La terura varmego en Usono postulis centojn da viktimoj. En Germanio plimultiĝas faŝistaj pro- vokoj kaj atakoj. En. Teltow ĉe inter- puŝiĝo mortis tri kamaradoj. En Rem- scheid faŝistoj provis enpenetri la popol- domon, ankaŭ en Ghejnila ili atakis laboristojn. La granda dana striko estas finita per kompromiso, kiu donas al la laboristoj mezan salajr-plialtigon de 3 pfenigoj (4 centimoj svisaj). En Ĉilio okazis grandaj strikoj, kiuj estas subpremitaj per militistaro. La labor- istoj estis okupintaj fabrikojn. Pro mortigo de la “Sirdar“ la akuzitaj egiptaj revoluciuloj estis mortkondamnitaj.


El la Vivo kaj Scienco “Ebriiganta“ Lina Oleo. po Dum jaro 1924 nia mikologa-sema la- boratorio ricevis unuajn komunikojn pri la stranga influo de lina oleo je homoj nutriĝintaj de tiu-ĉi oleo. Vilaĝanoj de Gomelskaja gubernio (Ruslando), manĝ- intaj panon kun tiu- -ĉi oleo, kondutis tre malordinare. Ekzemple: Vilaĝano post matenmanĝo dum kiu li manĝis panon kun lin-oleo, subite diris ke li tuj fariĝis soldato kaj devas iri militon. Je tiuj-ĉi vortoj li prenis hakilon (anstataŭ militan armilon). ŜŜ Edzino de tiu-ĉi vilaĝano, ankaŭ manĝ- inta panon kun la aleo, subite fariĝis domkonstruisto kaj ekprenis alian hakilon. Maljunulino, al kiu “pro ŝerco“ oni donis por manĝi brasikon kun la ebrii- - ganta oleo, baldaŭ estis neordinare ĝoja kaj komencis dancadi. Vilaĝano, manĝinta pomon kun la oleo, eliris el sia domo kaj komencis kriegi sen ia rimarkita kaŭzo kaj ne pro ia doloro. Juna virino post manĝo de pano kun oleo tutan nokton kantis,— konduto en «nomita regiono ne deca por edzino. Kiel oni povas vidi, la oleo influas simile al vino. Sed en ĝia influo estas kelkaj diferencoj. Homoj post ĝoja periodo estas tre malfortaj. Ĉe ili doloras tuta korpo, tremas manoj kaj piedoj, estas halucinoj ktp. Pano aŭ brasiko sen oleo ne havas malutilajn ecojn. Sekve la oleo estas efektive kulpa pro ebriiganta influo. Nia laboratorio ricevis el nomitaj regio- noj specimenojn el tiuj Jin- -semoj, el kiuj estis ricevita “ebriiganta“ oleo. Botanika analizo de miksaĵoj montris, ke inter al- miksitaj semoj de diversaj herboj forestis venenaj. Mikroskopa kaj mikologia analizo de linsemoj kaj almiksitaj al ili semoj de diversaj herboj montris, ke ili estas infek- titaj per unu fungo arpartenanta al gento

SENNACIULO “Fusarium“ Lk. (vidu la latine nomita bildon). En Rusio jam antaŭlonge estas konata “ebriiganta“ pano. Tiu pano estas venena por homoj kaj bestoj. Ĝin oni ricevas el faruno „sekala, tritika aŭ avena. Semoj donantaj “ebriigantan“ panon estas ankaŭ infektitaj per fungo apartenanta al la gento “Fusarium“ Lk. . La ebriiganta linoleo per sia influo je homoj similas ebriigantan panon, kaj fakto pri l' infekto de linsemoj per fungo de tiu sama gento donas bazon por kon- kludo, ke venenaj ecoj de l oleo estas kaŭzitaj per parazita fungo. Komparativa detala ellernado de la fungo montris, ke ĝi estas nove trovita orga- nismo. = Konidioj (semoj) de fungo kaŭzanta ebriigajn ecojn de la lin-oleo. Sur kaj en linaj kreskaĵoj amerikana fitopatologo Bolley trovis dum 1901 fungon el gento Fusarium kaj nomis ĝin “Fusa- rium lini Boll“. Trovita de ni» fungo havas gravajn diferencojn kun F. lini. II. Trovinte novan paraziton sur la lino, ni komencis ellernadi multe da specimenoj de lin-semoj por ke klariĝu: ĉu estas nur F. lini sur'la lino, aŭ ĉu ankaŭ. aliaj specoj de la sama gento povas pereigi linajn kreskaĵojn. Rezultatoj de niaj ob- servoj kaj eksperimentoj tute klare montris ke ne nur F. lini Boll, sed ankaŭ multe- nombraj specoj de sama gento povas parazitadi sur linaj plantoj. Krom tio infekto-eksperimentoj pri diversaj specoj de la gento Fusarium donis fakton pri grandega nekonstaŭteco de morfologiaj ecoj (micelio, konidioj kaj aliaj) de di- versaj Fusariumoj. La fakto igis nin entre- preni pristudon de granda kvanto da diversaj fungoj de tiu gento, kaj nun ni havas multe da faktoj pri ŝanĝiĝo de stu- dataj organismoj sub influo de eksteraj kondiĉoj. Bedaŭrinde ni ĝis nun pri- studis nur specimenojn de lino, tritiko, sekalo, aveno kaj diversaj loloj kreskantaj en Ruslando. Estus tre interese, se oni povus ricevi, por kompara studo, specimenojn el la plej diversaj lokoj de la mondo. Tial mi min turnas al ĉiuj esperantistoj kun peto, ke ili sendu al ni se eble speci- menojn de nomitaj semoj (1020 gramojn de ĉiu). Kompara studo de fungoj trovitaj en diversaj lokoj de la mondo povas klarigi demandojn pti rezisteco de diversaj utilaj


5

kreskaĵoj kaj pri ecoj ricevitaj -de organismo sub influo de eksteraj kondiĉoj. La plej granda pleneco kaj konvinkig- eco de similaj faktoj estos ebla, se nia laboratorio havos la plej diversan materialon ricevitan el la plej diversaj lokoj de la mondo. Se esperantistaro helpos nian labora- torion ricevi bezonan por ni materialon, ĝi helpos ne nur al fitopatologio sed ankaŭ al Esperanto mem, donante novan argumenton de utileco de artefarita lingvo por sciencaj laboroj. La studataj de ni fungoj parazitas sur la plej diversaj kreskaĵoj. Nur tiaj objek- toj, kiel semoj de “sekalo, tritiko kaj similaj, povas esti facile sendataj. Sed estas tre dezirinde havi fungojn de tiaj kreskaĵoj, kiel terpomoj, bananoj, ktp. Multenombraj specialistoj fitopatologoj de tuta mondo studas la parazitojn de gento Fusarium. Ni nin turnas kun varma peto: tie, kie estas eble, transdonu nian peton al specialistoj de ĉiuj landoj por ke ili sendu, se eble, „vivajn kulturojn“ de fungoj el gento Fusarium al nia la- boratorio.= Elstudata de ni gento povas de diversaj flankoj interesi ankaŭ mikrobologojn, selek- tistojn kaj aliajn. Diversaj laboratorioj povas havi organismojn interesantajn nin, kaj ni tre deziras rilati kun ili pere de servemaj kaj dankataj esperantistoj. M. Dunin ul. Gercena 14A kv. 21. Mikrologo-sema laboratorio Moskvo (Ruslando). NB.— Ni tre dankos pro jena informo: ĉu oni povus ricevi natursciencan literaturon el via lando (speciale botanikan, fitopatologan, mikologan, mikro- biologan kaj similajn gazetojn, revuojn aŭ verkojn)— kaj kion ni devas fari por ĝin ricevi (abonpago, el- donejo, ktp: .. .).


Ao Fera avĉjo Avĉjo Kalinin— prezidanto de Centra Ek- zekutiva Komitato de Unuiĝoj de SSR, alie nomiĝas tutunuiĝa estro, gvidas diversajn aferojn de nia Unuiĝo, prezidas kongres- ojn kaj subskribas leĝojn, Cie kaj ĉiam li estas preta. Ekster- landaj ambasadoroj venas de regnoj, kiuj nin konfesas “de jure“— baldaŭ al avĉjo: “Nian al vi estimon, sinjoro Kalinin. Ni delonge volis konfesi vin, kaj nun via re- naskiĝanta lando“...— Dolĉe ili ludas, kaj avĉjo kun rideto respondas: “jes, ni vin ankaŭ tre estimas. 7 jarojn ni atendis...“ Avĉjo ne amas imulte paroli, ĉar. li havas multe-multege da aferoj diversaj. Li diras nur ion gravan— kaj eĉ ne unu vorton superfluan, senutilan li aldonas. Dormas avĉjo malmulte. Ankaŭ ne multe da tempo li havas por ripozo. Sian ri- pozon li uzas por akcepti vilaĝanojn. lli venas al li rekte el vilaĝoj por klopodi pri tero, loĝejoj, kooperativoj ktp. Rekte je dua horo avĉjo jam estas preta. — Kion vi deziras?—' demandas li vilaĝanon en bastaj ŝuoj. — Ni estas el Skolpino!)... Ni deziras traktoron ricevi, sed forestas ĉe ni mono ... (Fino-paĝo 6, 3-a kol.) 1) Skolpino— malgranda vilaĝo.