Paĝo:Sennaciulo - 18 Junio 1925.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malhelpoj de diverslingveco ĉiam kreskas.— Politikaj gvidantoj kaj aktivuloj pli kaj pli ofte konfesas tiujn malhelpojn.— Nia argumentaro wiĉiĝis per la novaj atestoj de k-doj KALININ, AMTER kaj SEN KATAJAMA.— Instruado de Esperanto en lernejoj— jenan taskon metas SEN KATAJAMA antaŭ ni. Raportante pri la tria kongreso de Amerika Laborista Partio en pasinta jaro, K-do Amter interalie prezentis al legantoj de Moskva Pravda jenajn liniojn: “Kiel evidentiĝis el la raporto de l partia sekretario, la partio kalkulas 25000 mem- brojn, kiuj dividiĝas je 16 lingvaj fede- |. racioj kaj 7 aliaj lingvaj grupoj, ne sufiĉe

multenombraj por formi federaciojn. La plej granda estas la finna federacio kun 7000 membroj, post ĝi sekvas la angla— 2000 membroj; sed necesas konsideri, ke duono de partimembraro parolas angle. Estas klare, ke tiu ĉi multlingveco estas grava baro en laboro de la partio.“ (Pravda, N-o 44 de 1924.)- Se la multlingveco faras en partia laboro, do“ des pli grandaj ili estas, kiam temas pri la politika laboro inter vastaj laborulaj amasoj, precipe en Sovetio, en kiu unuiĝis tiom multaj div- erslingvaj popoloj. Kaj ne lasas sin longe atendi la konfesoj. pri ili flanke de politi- kaj agantoj: jen K-do M. I. Kalinin, priskri- bante sian vojaĝon tra Uzbekistano (Uzbeka SSR), rakontas E kun tieaj kamparanoj: “Komence la ka iris kun sufiĉa peno. Necesis ĉiun vorton tiri el la kam- paranoj kvazaŭ perforte... La ĉefa mal- facilaĵo de la interparolado estis, certe, la diverseco de lingvoj. Kiom ajn bonaj estus la tradukistoj, tamen la tradukado restas tradukado kaj, ĉefe, vi ne povas kapti la intonaciojn de voĉo, la nevolajn aklamojn, vizaĝesprimon de l oratoro k.t.p. Siavice, ankaŭ vi-ne povas senpere influi. La tradu- kisto laŭ sia plaĉo faras la akcentojn, kaj,


SENNACIULO La Vivo argumentas por ni! verŝajne, tre ofte, spite al vi, tute aliloke.“ (Moskva Izvestija, N-o 55 de 1925 j.) Kaj tamen, ja tradukistoj regas dum la politikaj kongresoj internaciaj— rigardu la bildon apudan: estas unu el fotografaĵoj de la lasta plilarĝigita Ekzekutivo de Komunista Junular- Internacio. La revuo (Ogonjok, N-o 17 de 1925), el kiu ni ĉerpis la foton, akompanis ĝin per jena karakteriza subskribo: “Unu el la kutimaj scenoj de la plenkunsido-— tradukado de paroladoj de raportantoj.“ Pravan konkludon do faras la japana K-do, membro de Ekzekutivo de Komintern, Sen Katajama en sia letero al Dolinska Grupo Esperantista. Tiun leteron, verkitan respon- de al la demando pri- lia rilato al Esper- anto, ni citas plene pro ĝia komuna inter- eso kaj granda valoro: “Mi estas danka por via signo de saluto kaj responde mi deziras diri, ke kvankam mi mem ne havis bonokazon studi Esper- anfon, tamen mi estas tre interesita pri ĝi haj mi sincere esperas ke tiu ĉi inter- nacia lingvo baldaŭ fariĝos reale inter- nacia kiel principe, tiel same en la praktiko kaj en la humaneco, kaj precipe nia movado, la komunista movado, gajnos per la lingvo tiel taŭga por internacia laboro kaj pro- pagando. Tiom, kiom mi havis spertojn, mi sentis ĉiam, ĉeestante la internaciajn kongresojn, la malfacilaĵojn pro tradukado de okazaĵoj kaj paroladoj, kiuj havis lokon dum kon- gresoj, kaj se Esperanto fariĝos oficiala lingvo, samkiel franca aŭ germana, tiam kongreso povos ŝpari multan tempon kaj la priservadon de la kongresanoj kaj ebligi al ili senti sin pli homece kaj ricevi ĉiujn bonojn de la kongreso. Tial mi ofte pensis pri Esperanto, ke ĝi estos instruata en la unua- kaj dua- gradaj lernejoj de iu lando, ni supozu, unu aŭ du horojn semajne. Tiam ĝi estos 1 propagandi Esperanton al la popolo.



plene taksita de la popolo. Mi esperas, ke la tempo venos, kiam Unio de SSR adoptos Esperanton en siaj unua- kaj dua- gradaj lernejoj tra la tuta lando, ĉar USSR povas fari ĉion ajn bonan por la popolo. Mi esperas, ke vi konsideros ĉi tiun prob- lemon, kiam vi kunvenos por solvi ĝin. Uzi unu aŭ du horojn semajne por Esper- anto en unuagrada lernejo— tio signifos nenion, se tio alportos rezultojn dum postaj jaroj“ (Letero de 12. V. 1925.) K-do Katajama klare metas antaŭ niaj sovetiaj kamaradoj ilian proksiman taskon— labori por enkonduko de Esperanto en lernejojn. Tio ne signifas celi unuavice permeson de la instruado, tio ja signifas jam nun pretigi nin per' preparado de taŭgaj instruistoj kaj instruiloj al la fakta enkonduko de Esperanto en la lernejojn. Car, havante spertajn instruistojn kaj taŭ- gajn instruilojn, ni ja facile povos en sovetiaj kondiĉoj akiri la dekreton perme- santan la instruadon; por tio kuraĝigas nin, samkiel la alilandajn kamaradojn, jenaj linioj de Katajama, kiujn li prezentis por publikigo en “Soveta Esperantisto“ (pro- paganda ruslingva revuo):. „mi scias, ke Esperanto estas la

plej grava kaj utila lingvo iam ajn inven-

tita. Carlyle (elp. Karlaj)) diris iam, ke komencanto de ĉiu reformo estas unu, sed nun vi havas milionojn, kiuj batalas por Ni, la komunistoj, devus peni fari tiel ĉar nia «aboro estas precipe la propagando inter diversaj nacioj kaj rasoj, kiuj parolas diver- sajn lingvojn. Por plifaciligi la propa- gandon kaj malgrandigi ĝiajn malfacil- aĵojn Esperanto estas la plej bona rimedo. Mi esperas, he la tempo baldaŭ venos, kiam Esperanto estos konsiderata kiel la plej bona internacia lingvo por la inter- naciaj kongresoj!“ Kolektis G. Dem.


(Daŭrigo de paĝo 5.) Ni petas vian helpon, por ke oni al ni donu kredite... Avĉjo tralegas paperojn kaj surskribas “Donu traktoron prunte!“ Vilaĝano iras ĝoja al pordo kunprem- ante paperojn, returniĝas: “Estu sana, Mihailo Ivanoviĉ. Dankegon grandan...“ Tiel laboras niaavĉjo, ĝis kiamoni lin petos alveturi en VCIK?), aŭ alian institucion. Kaj li ne laciĝas. Ja li estas fera, bolŝevista avĉjo. Elrusigis J. Avrunin (1122). Nekrologo Post mallonga malsano mortis 6. junio K-do Otto Bernstein SAT-ano 3172 el Leipzig en aĝo de 48 jaroj. Lia seriozeco kaj fidindeco, lia senlaca sin- donemo, kun kiu li agadis por la laborista klaso, certigas al li ĉe ĉiuj kamaradoj, kiuj konis lin,


honoran memoron! 2) VCIK— Tutruslanda Centra Ekzekutiva Komitato.