Paĝo:Sennaciulo - 18 Junio 1925.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ni ne A ~e.. serĉu facilajn venkojn Enkonduko de internacia lingvo en lern- ejojn estas afero tre grava kaj tial ĝia atingo estas unuavice persekutata de mond- lingvanoj. Sed...samtempe ĝi estas ahila kalkano de la mondlingva movado kaj tion pruvas al ni jena fakto: antaŭ du jaroj niaj idistaj kamaradoj trumpetis en- “kondukon de Ido en lernejojn de Abhazia SSR kaj jen kion ni legas nun, en 1925 jaro, en gazeto “Trudovaja Abĥazija“ (La- bora Abhazio): raportante pri jara kun- veno de “Abhazia Societo de internacia lingvo Reform-Esperanto“, la gazeto diras, “ke “el demandoj kaj diskutoj evidentiĝis ke en lernejoj de Suhum (ĉefurbo de Ab- hazio) ĝis nun ne estas enkondukita la internacia lingvo Ido“ kaj tial la ĝenerala kunveno de la societo koinisiis al la nove elektita komitato ekklopodi duafoje por antaŭ Popola Komisario de Klerigado pri instruado de Ido en lernejoj.= La kaŭzoj? Eĉ la malgranda Abhazio verŝajne havas pli multe da lernejoj, ol la Abhazia Societo de “Reform-Esperanto“ . havas da membroj, kaj ja ne ĉiuj membroj kapablas fariĝi instruistoj de la lingvo. Jen kial ni devas esti tre atentaj por ne trafi en la situacion, en kiun trafis niaj idistaj kamaradoj, kiuj perdis tre multajn fortojn por pruvi al ni per diversaj doku- mentoj enkondukon de Ido en abhaziajn lernejojn kaj kiuj ne povis kaŝi la veron antaŭ la gazeta raportisto. Pli saĝe agas niaj ukrainiaj kamaradoj esperantistaj: anstataŭ fanfaroni pri per- meso instrui Esperanton en ukrainiaj lern- ejoj, ili sin dediĉis por prepari instru- istojn kaj instruilojn de la lingvo; en Odessa ili aranĝis kursojn de la lingvo speciale por instruistoj kaj en Harkov ili sukcesis en siaj klopodoj antaŭ Ukrainia

. SENNACIULO Ŝtata Eldonejo, kiu nun aperigas en gran- da eldonkvanto lernolibron de Esperanto. Jen tiamaniere, per komunaj fortoj, ni preparu la vojon al oficiala akcepto de mondlingvo, sed ne per nuraj rezolucioj kaj favoraj decidoj, ĉar en la reala vivo valora estas nur tio, kio krom teorio ha- vavas ankaŭ la ĉefan argumenton— la praktikan aplikeblon! 1516. KRONIKO Ĉekoslovakio. Gablonz a. N. La ĉi-tiea lab. esp. grupo parto- prenis oficiale je la granda komunista junul- artago en Friedland pentekoste ĉ. j. La gru- po kunportis la novan ruĝan standardon kun verda stelo kaj kantis dum la demon- stracio esp. batal-kantojn, kio multe efikis kaj vekis intereson. Sur la festplaco kel- kaj gekamaradoj disdonis la novan esp.- flugfolion de SAT (skribite germanlinge). Jam en la pasinta martsoleno la grupo plenigis du program-punktojn per esp. kan- toj (esp. himno kun nova teksto, kaj ruĝ- gardista marŝo). K-do Bauer parolis kel- kajn vortojn pri la valoro de esperanto por la laboristoj. Rezulto: 12 subtenantaj membroj. Germanio. Leipzig. Ci tie okazis dum pentekostaj tagoj konferenco de la plivastigata estraro de LEA (Lab. Esp. Asocio por germanlingvaj regionoj). Ceestis krom la estraro 12 dis- triktestroj, resp. reprezentantoj de diversaj distriktoj kaj multaj gastoj. Post la raportoj de l' prezidanto, sekretario-kasisto, redak- toro kaj presserva gvidanto k-do Leipzig parolis pri la ŝancoj de Esp. ĉe la Frankfurta Olimpiado; k-do Bdssler pri la lernlibra demando, en kiu oni akceptis post longa debato proponon de k-do Sproeck- Berlin, dum aŭtuno eksperimenti en la in-


struado laŭ la rekta metodo; k-do Deubler-| Mŭnchen pri naciaj kaj internaciaj esp-o- organizaĵoj. Li akcentis la medisigeblecon de per- kaj poresperanta laboro kaj la neces- econ trovi unuecan bazon, sur kiu oni po- vus unuigi la nacian kaj internacian lab. esp. movadon. En kiu formo tiu kuniĝo okazu, ne estis klare videble el la referato,

7 tamen la solvo imagata celas en la direkto al grava ŝanĝo en la statuto de SAT. Bon- venigita kaj akceptita unuvoĉe estis la fin- propono, ke LEA kunvoku la estrarojn de ĉiuj landaj lab. asocioj dum aŭgusto al Wien, por komune kun SAT interkonsiliĝi pri unuigo de la nacia kaj internacia mo- vadoj. Same oni bonvenigis kaj akceptis la aliĝproponon de ALLE (Aŭstria Lab. Ligo Esp.) al LEA.— En la kunveno de la SAT-anaro de Leipzig, okazinta la 3.6., jena decidpropono estis unuvoĉe akceptita: “La individuaj SAT- anoj de urbo aŭ vilaĝo kuniĝu kiel SAT- rondo, por komune vigligi la movadon en la koncerna loko.“ Nederlando. W. Oni decidis dum la pentekosta kongreso de la Ned. Lab. Federacio Esp. per 78 voĉoj klopodi fondi Internacion neŭtralan. Satanoj de Holando fervore laboros por gajni membrojn kaj legantojn por SAT-mo- vado. Aŭskultemulo. Sovet-Unio. Rtiŝĉevo. Tre sukcese korespondas loka pio- “nirjunulara grupo kun eksterl. junulaj gru- poj, same junular-komunista asocio. Al tiu esp. korespondo tre simpatias partia komitato. Nun grupo de lab. korespond- antoj ĉe fervojista klubo en nomo de Lenin organizis kolektivan korespondadon kun ek- sterl. samprofesianoj. Tutan korespondadon gvidas k-do CĈerniŝkov. Pri SAT kaj Esp. oni skribas en la kluba mura gazeto, kie ekzistas speciala fako por esp-ismo. 2769. Kongresvojaĝo al Wien Nia vojo kondukas nin en tiu ĉi jaro al Vieno por partopreni la V-an SAT-kongre- son. Certe multaj k-doj deziras renkontiĝi reciproke jam dumvoje. Se jes, uzu la okazon! respondu la inviton! De Passau, bavara limurbeto apud la Danubo, veturas ŝipoj al Vieno, Kiu ne preferus la ripoz- igan kaj refreŝigan ŝipveturadon anstataŭ fervojan? Sekve: Kelkaj k-doj jam inter- konsentis renkontiĝi en Passau kaj uzi la ŝipon forveturontan la 10. aŭgusto matene. Tiu, kiu devos restadi dumnokte en Passau, skribu al k-do Haas Georg, Passau, Auer- berg n-o 7, Bav. Sabate vespere 9. aŭĝusto ni intencas aranĝi kunvenon propagandan kaj interkonatiĝan. Surŝipe al Vieno, al la Kvina! Konrad Deubler, Minchen, Arcisstr. 48 Il, —| uu MELU Sekretoj de la Belgrad-a Kamariljo (Fino). Kvankam Pasiĉ estas ege kompromitita per ĉi-afero, tamen li sciis ŝajnige lavi siajn manojn (elturniĝi); bridi la reĝon kaj pere de li la aliajn kaj esti ĉiam la unua dik- tatoro en la ŝtato SHS. Pro tio la reĝo klopodis sin liberigi de Pasiĉ, ĉar eĉ al li li malruĝigas la lipojn. Antaŭ nelonge ili grupiĝis: Ti- kiuj estis pli eksponitaj en salonika pro- ceso, kiel Petar Zivkoviĉ, Mihajlo Ran- koviĉ kaj Ljuba Jovanoviĉ, kun la reĝo, la malpli eksponitaj, generaloj Josip Kostiĉ, Mirko Miroslavljeviĉ, Uzun Mirkoviĉ ktp. kun Pasiĉ. Ĝi estas fakto kaj ĉi-fakto elvokis. kunpuŝiĝon inter Pasiĉ-Aleksandar. La kunpuŝiĝo sufiĉe efikis por kaŭzi la registarfalon de la opozicia bloko, kiun prezidis Ljuba Davidoviĉ. La reĝo pro memsekurigo kontraŭ Pasiĉ klopodis en la pligrandigita Davidoviĉ- 3]

kabineto, ennestigi siajn intimajn salonik- procesajn amikojn, kiuj estus okupintaj [en la ministerio la plej gravajn postenojn. Sed, ĉar la ĉefroluloj de la radikala partio forlasis Jovanoviĉ-on, la reĝo malsukcesis, kaj estis devigita transdoni la registaro al Ljuba Davidoviĉ. La Davidoviĉ-bloko sin montris tro neforta kaj meditema por kontraŭstari la reakcian blokon, kiu formiĝis jam komence de salonika proceso. Ĝia programo: Batalo kontraŭ la korupcio; interkonsento kun Kroatoj kaj Slovenoj. Gi klopodis efekti- vigi laŭ parlamenta vojo, sed ne elekstere, renversi la monarkion kaj dispeli la reak- cian blokon, kiu en salonika afero en- radikiĝis. Kaj kvankam la registaro Davidoviĉ havis plimulton kaj kvankam ĝi havis ĉe si larĝajn popolamasojn, kolerantaj. kaj malkontentaj kontraŭ la reakcia bloko, kaj sciis detale pri la salonika proceso, tamen ĝi devis fal. Gi devis fali pro tio, ĉar ĝia malkuraĝo ne povis elteni la batalon kun la tri faktoroj el salonika proceso:

kun perfidado kaj sprituleeco de la

reĝo, kun ŝajnmildeco de la blankaj generaloj kaj kun subpremado de re- organizitaj estroj de la radikala partio Pasiĉ, Ljuba Jovanoviĉ. Pro la malkuraĝeco de la bloko-regist- aro facile estis al la tri faktoroj, prepari ŝtatatakon kaj per tio faligi registaron Davidoviĉ. Denove regadas hegemonio de la serba burĝaro kaj serba militarismo, mortiga kaj rabista registaro kiun rege prezidas: suvereno, “Blanka Mano“ kaj ilia radi- kala partio. Ĉi-atako devus esti la lasta leciono por ĉiuj subpremitaj nacioj kaj eksplua- tataj amasoj en Jugoslavio, ke ili la tutan agadon, propagandon kaj organizaĵojn cen- traligu, ne por la balotoj, kiuj vidigis, ke ili ne povas renversi la nunan reĝimon, sed por preparo de armita ribelo de la subpremataj, ekspluatataj kaj trompataj popolamasoj kontraŭ la monarkio kaj ĝia korupta reĝimo, por pure kamparana-labor- ista registaro, por sia emancipo kaj ellaboro de Balkana Respublika Federacio. oro.