Paĝo:Sennaciulo - 18 Junio 1925.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Esperanto en danĝero Estinte ĝis nun ekster tiuj, diskutantaj pri la maniero reformi aŭ “simpligi“ Esp-on, mi hodiaŭ enviciĝas ilin por plenumi mian devon ilustri la danĝerecon de tia celado. En la lasta tempo multaj k-doj prezentis| ideojn pri plifaciligo de Esp-o, sed ĉiuj traktas la aferon de la tute erara vidpunkto, ke Esp-o estas lingvo kreita ekskluzive por aplikado de l' proletaro. Tute nel En ĉiuj rondoj ni trovas adeptojn de Esp-o kaj tio estas ĝojiga fakto, ĉar ju pli granda estas la Esp-istaro, despli certigata estas ĝia ekzistado kaj ni profitas per tio ke la plej grava ilo por la internacia batalo pli firma estas en niaj manoj. Reformi Esperanton do nur povas esti tasko de ĉiuj adeptoj, aliel oni estigus apartan ling- van movadon malakcelantan la tutan mond- lingvan aferon. Ciu nacia lingvo estas aplikata de diversaj elementoj de l' koncerna nacio kaj neniu rajtas arbitre ŝanĝi ion.. Tamen la lingvoj evoluas, kvankam nur malrapide. Tia malrapida evoluo garantias la estiĝon de efektive valoraj pli- bonigoj. Car ni rigardas Esp-on kvazaŭ na- turan lingvon, ni ankaŭ devas konformigi ĝin al tiaj leĝoj. La k-doj, verkintaj 'la artikolon en n-o 34 de “S-ulo“ sub “Diskutejo“, tre malmulte pravigas sian vidpunkton. Estas vere nur per- sona sento difini, ĉu la formoj ante, kontre, balde ktp. estas pli belsonaj ol la nunaj. Kaj pledi por ili tial, ke ili estas pli mallongaj, fakte estas senprudenta, ĉar Esp-o ne estas stenografio. La aliaj formoj difero, konfero, komito ktp. pli evidentigas la artefaritecon de Esp-o. La nunaj formoj estas pli internaciaj, eĉ tiagrade, ke ne-esp-isto facile povas tra- duki ilin. Koncerne la prezentatajn formojn tia ebleco ne ekzistas. Konigi al. lernantoj novajn, neoficialajn lingvaĵojn estas laŭ mia sperto taktike mal- ĝusta. La instruatoj konfuziĝas kaj mi devis aŭdi de kelkaj dubojn pri la ekzistpovo de Espo se oni daŭre flikadas je ĝi, kiam ĝi estas ankoraŭ en la stato de evoluo. Krome estas tute logike, ke la lernado de duoblaj formoj estas pli peniga. De jardekoj Espo estas aplikata nuna- forme kaj neniam montriĝis la neceseco de simpligo kiel la proponata. Tiaj celadoj estas la latenta') intenco de ido-igo de Esp-o. K-doj, helpu ĉiuj ke la iniciatoroj fiasku! Zorgu pri tio, ke Esp-o evoluu normale kaj laŭfun- damente kaj antaŭ ĉio laŭ montriĝanta ne- ceseco! Sed kontraŭ ĉio alia tuj organizu la batalon. Diskutu la problemon en viaj kun- venoj kaj prezentu vian opinion al nia Va en Wien. Vivu Esperanto! SAT-ano E. M. (1072), Dresden. Kio interesas nin plej multe? Niaj organoj “S-ulo“ kaj “Senn. Revuo“ kelkfoje instigis nin al kritiko kaj deziresprimoj rilate ilian enhavon.: Laŭ mia opinio, se ni volas kritiki kaj precipe deziron esprimi rilate la enhavon de niaj organoj, ni devas esti konsciaj pri nia celo. Kian celon ni havas?: Ni volas estigi la socian ordon de la la- borantoj. Do plej multe interesas nin tio, kio helpas nin al nia celo.| Dum la hungara komuno ofte okazis al mi, ke mi havis demandojn pri detalaĵoj rilate la aktualajn aferojn. Mi ricevis ĉiam respon- don, ke ni ne havas tempon por la detalaĵoj, ĉefe estas necese kompreni la esencon de la socialismo, kaj la konvena ago poste sekvos el si mem. Post la unua aŭskulto la respon- do estas konvinka. Sed la spertoj montris al mi, ke la situacio ne ĉiun direktas al kon- vena aŭ eĉ al harmonia ago. Do ni devas organiziĝi, t. e. ĉiu el ni de- vas koni sian lokon en la nova socio, kaj ĉiu au SENNACIULO Do ni devas klopodi pri sistemeca konatiĝo kaj pri unueco. Ni devas havi ordigitaj niajn ekkonojn, ke ni povu regule pensi. Cu ekzistas scienco, kiu okupiĝas pri tiu- ĉi temo? Jes, la sociologio. La sociologio analizas la fenomenojn de la socia vivo. Montras al ni tiujn risortojn kiuj havas influon sur unuojn agi en la amaso kaj la agojn de la amasoj. Cu ni povas ion sukcese aranĝi sen tiuj ĉi konoj? Do min interesus legi almenaŭ bonan skizon pri sociologio. Plej interesa parto de la sociologio estas por ni la laborula demando aŭ la socialismo. Mi pensas realigebla mian deziron en kadro de “Sennacieca Revuo““ per artikoloj pri “So- ciologio“, “Historio de socialismo“, pri niaj eminentuloj kune. kun la konatigo pri iliaj ver- koj, kaj fine povus aperi specialaj kajeroj nur pri diversaj verkoj kiel “Kapitalo“ (de Marx), “La ino kaj la socialismo““ ktp.!). En “S-ulo“ ni povus kritiki kaj diskuti pri la aktualaj temoj.:: Kamaradoj! Cu vi konsentas? SAT-ano 1934.


KORESPONDADO TARIFO Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ninurakceptas anoncojn kun samtempapago. MALLONGIGOJ: L= letero. PK= poŝt- karto. Pl == poŝtkartoj ilustritaj. PM == poŝt- markoj. btl= poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l.= kun ĉiuj landoj. esp.aĵo= espe- rantaĵo.; Ciuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.: Francio. — K-do Jules Lacas, 11, rue de la Bien- faisance, Nimes (Gard) dez. koresp. kaj in- terŝ. PESKO: Germanio: — K-doj de la Esp. grupo “Espero“ dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. Adresu al la grupestro: K-do Hugo Kothe, Probsteistr. 8, Teuchern (Bez. Halle a. S.) — ESPERANTISTA LABORISTO, 1. jaro (1920) n-o 1—11 (Dec. 20) aĉetas 1810 Ro- bert E. Bitzer, Miinchen, (Germ.) Hesseloher Strasse 112. Litovio Lej — Gek-doj ĉiulandaj! Sendu statistikajn sci- indaĵojn pri politika stato (partioj, organiz- aĵoj, parlamentoj ktp.) vialandaj virinoj. Kiu ne scias esp. skribu germane, ruse aŭ france. Sendu tialingvajn pri tiu ĉi temo ĵurnalojn. Adr.; K-do J. Dagys, D., Gim- nazio, Birzai. i Sovet-Unio — Studentaro de l'tuta Mondo! Skribu al adreso: K-do Dim. Sneĵfko, Poŝtkesto, 33, Minsk, (Blankrusio) pri via vivo, situacio ktp. Bonajn k. interesajn let. mi uzos por studenta ĵurnalo “Ruĝa Standardo“. Resp. garantias. Interŝ. stud. gaz. k. ĵurnalojn. Cu vi aŭskultas, studentaro? — K.do Viktoro Linev. Do vostrebovanija, Baku, pri politiko, interŝ. PK, PI, paper- monon. — K-do Birĵakov Evgenij, Pavloviĉ, Furŝt- adskaja, ul. 16, kv. 6, Leningrad, dez. serioz. koresp-adon pri organizo de kancelaria la- boro en fervojaj oficejoj k.ĉ. l. — “Grupo de leningradaj geesp.-fervojistoj dez. serioz. korespondadon pri vivkondiĉoj de lab. en a. landoj. Ciam resp. Adr.: 1) Tiajn specialmumerojn jam mun eldonis kaj

1) kaŝita, interna.— Red. estonte eldonos redakcio de $.R.— Red.; devas scii, kion li volas kaj kiel realigi tion.


H. Frank, 3a Sovetskaja, 21, kv 25, Lenin- grad. — K-do Josefo Baranovski, Poŝtkesto, 33, Minsk, pri div. temoj k. ĉ. I. studentoj k. ekstereŭropanaj fraŭlinoj. — K-do Vladimir. Kazakeviĉ, Gorodischĉe, Kieva gub. Gorodiŝĉenskij Saharnyj zavod (Ukraino) pri sukera industrio (ellaboro de sukero, situacio de sukera industrio ktp.) -— Volas korespondi kun tuta mondo du studantoj Saĥarov kaj Saulskij— Sovetunio, Irkutsk, Universitato. ~A )


R E Y ESO Gazetoj Represis art. el S-ulo: A. Vilao, Targu-Mure$ŝ, 23. 5. Bono k. Malbono el Britio (S. 27), 27. 5., Paŝo al solidareco intern. (S.31); Le Journal du Peuple, Paris, 23. 5., Perspektivoj post- | mondm. (S. 30). Enpresis div. art.:: Daŭy Herald, London, 30. 5., 1.6., artik. pri kaj ez Esp., ankaŭ i.a. pri SAT k. la V-a kongr.; Industrial Solidarity, Chicago, 13.5., malgr. notoj el la SAT-mova- do; Die Weisse Fahne (novspirita organo), Pfullingen, (Wŭrtt.), entenas longan prop. ar- tikolon por Esp.| Libroj. H. Haryp. OpraHn3anua HOĤ COJAAAPHOCTA. MeskAYHApOABBIĤ ABDIK. Ha cixy:xbe uponerapHaTy. l. Izgur. Organizo de internacia solidareco. La lingvo in- ternacia je la servo de l proletaro. Moskvo 1925, Unuigita eldonejo “La Nova Epoko“ kaj C.K.SEU. Formato 23X15 cm. 36 pĝ. Eldonkvanto 5100 ekz. Prezo 20 kop. Kresko de proleta esperanta movado en Sovetio instigis niajn Moskvajn k-dojn unuigi siajn fortojn por grandkvanta eldonado de propagandaj broŝuroj. La recenzata broŝuro prezentas do la unuan el la serio— rusling- van verketon de nia k-do Izgur. Popularforme ĝi rakontas pri esenco de mondlingva movado, pri ĝia historio, kaj detale priskribas prakti- kan laboron kaj ideologion de SAT. Ciu linio de la verko spiras per poeziema entuziasmo, propra al k-do Izgur, kiu ja estas konata kiel proleta poeto en Soveta Ukrainio. La broŝuro estas prezentita en modesta, sed plaĉa aran-' ĝo; sur la lastaj du kovrilpaĝoj en trafa for- mo estas donitaj ĉiuj necesaj informoj, kie kaj kiamaniere interesatoj povas akiri lernolibrojn de Esperanto, aliĝi al lokaj esp. organizaĵoj kaj al SAT, aboni la revuojn de SAT ktp. “La broŝuro estas rekomendinda al ĉiuj sovetiaj propagandistoj de Esp.o, kiuj zorgu ne nur havigi la broŝuron por si mem, sed precipe aranĝi ĝian vendadon en siaurba librejo. G. P.


“ Unuigita eldonejo “La Nova Epoko“ kaj CK SEU Ĵus aperis! Ĵus aperis! A. Jodko Laborista klaso kaj internacia lingvo 2-a plilarĝigita eldono de la konata ruslingva propaganda broŝuro. Pr.: 20 kop. Mendu ĉe librejo de C. K. Svjazj, Moskvo, Solanka 12, k. 326. Senpere al la eldon- ejo adresu nur opajn mendojn (ne mal-. pli ol 50 ekz.)